Yleisradio, aŭ pli mallonge Yle, estas finna ŝtata televida kaj radia entrepreno. Ĝi estas fondita en 1926. Ĝi havas tri televidajn kanalojn, ses radiajn kanalojn kaj interretan agojn. Yleisradio estas financata per impostoyleisradiovero ekde 2013. La plej grandaj agadlokoj de Yleisradio situas en Helsinko en Pasila kaj en Tampere en Ristimäki. Yleisradio havas 27 regionajn liverojn, el kiuj 18 estas finnlingvaj, 8 svedlingvaj kaj unu samelingva. Ĉefa afergvida oficisto de Yleisradio estas Merja Ylä-Anttila. Yleisradio sendis sian unuan televidan sendon en 1955. Oni elsendas novaĵojn ankaŭ en rusa kaj latina.
Yle Fem, Yle X3M kaj Yle Vega dissendis sian programadon en sveda lingvo*
Yle Sámi Radio Elsendas sian programadon en la lapona lingvo*
Yle Mondo transdonas sian programadon en la angla, hispana, itala, norvega, franca, germana, dana, estona kaj rusa.*
La firmao kiu administras la operaciojn de la kanalo "Radio Rapu" jurpersekutis Yleisradio en la merkattribunalo en aŭgusto 2014, ĉar la kanalo Yle Puhe reklamas sin per la slogano "La nura parola radio de Finnlando", kvankam laŭ la proceso tio ne estas vera. La afero estis solvita eksterkortume en decembro 2014.