Arauzo de Salce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arauzo de Salce
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09451
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 48  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 3° 25′ U (mapo)41.819722222222-3.4122222222222Koordinatoj: 41° 49′ N, 3° 25′ U (mapo) [+]
Alto 957 m [+]
Areo 18,5 km² (1 850 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arauzo de Salce (Provinco Burgoso)
Arauzo de Salce (Provinco Burgoso)
DEC
Arauzo de Salce
Arauzo de Salce
Situo de Arauzo de Salce
Arauzo de Salce (Hispanio)
Arauzo de Salce (Hispanio)
DEC
Arauzo de Salce
Arauzo de Salce
Situo de Arauzo de Salce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arauzo de Salce [+]
vdr

Arauzo de Salce [araUzo deSALze] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Arauzo estas de eŭska deveno, dum de Salce signifas de Saliko, alude al iamaj abundaj salikoj. Tiukadre aperas saliko en la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 47 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 89 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, en la valo de la rivero Aranzuelo; kroma rivero estas Bañuelos, je 3 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

La toponimo Arauzo estas tre dokumentita en la Mezepoko, sed kun tre diversaj literumoj: Arabuzo, Arauz, Arauzh, Araut, Arauso, Arauço, Harauz, Arabzo. Tiuj aludas al tri loĝlokoj similnomaj (Arauzo de Salce, Arauzo de Miel kaj Arauzo de Torre).

Arauzo de Salce estis menciita en 1044, en la Cartulario de San Pedro de Arlanza, per la nomo Arabuzo de Salze, same kiel ĉe dokumentoj de 1048. En 1202 Alfonso la 8-a donas al Silos "Bannuelos de Calzada, situm inter Arauzo de Salce et Arauzo de Turre", en 1250 aperis en alia dokumento "Sobre aquesto pesquisieron en ommes villas ffaçeras en Arauz de Salze ...", en 1272 "...Arauzo de Salze..." kaj en 1499 "...el dicho conçejo de Arabzo de Salze...".

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la romanika preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]