June kaj Kune (muzikalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
June kaj Kune
Rolularo Timo: Josuo Marso

Oksana: Michaela Stegmaier
Judit: Aušrinė Tamošiūnaitė
Anja: Jogailė Čojūtė
Hektor: Benjamín Álvarez Rodríguez
Viktor: Adam Żyłka
Mimi: Lulu Testudo
Laŭra: Klára Ertl
Pedro: Michael Vrazitulis
Astrid: Lidia Komar
Sara: Siru
Simon: Emerson dos Santos
Kaŝa: Eidmantė Lileikytė
Dilan: Rafał Loska
Martine: Linda Le Nepveu

Ĥoro Lucía M. Fernández Barrera, Siru, Eidmantė Lileikytė, Noa, Pol, Säncor
Dancado Goŝka Baczyńska,

Michaela Stegmaier

Muzika Direktorado Linda Le Nepveu,

Tobiasz Kubisiowski, Benjamín Alvarez Rodríguez

Muzikistoj Piano: Tobiasz Kubisiowski

Basgitaro: Adam Żyłka
Gitaro/Ukulelo: Benjamín Alvarez Rodríguez

Reĝisoro Alex Monaghan
Kreativa Direktoro Roĉjo
Organiza Direktoro Karlos'
Sonregistrado Giovanni De Lucia
Lumteĥniko Melono
Surscenigo Aspirabuf', Clément Baleyte
Sursceniga Asisto Fabián Sambrano, Jordi Solsona
Filmado Jordi Calafí, Vojtek, Gabin Forcier, Sasha Murr
Muntado Benjamín Alvarez Rodríguez
Skriptverkado Roĉjo, Karlos', Lauris Lepoix
Kantoverkado Roĉjo, Gunnar Fischer
Skriptkorektado Ariel Bonkorpa, Hanso Becklin
Subtenantoj Ĝoni, Rafaelo, Agata Cichocka, Imre Keményfi, guyofchrisburn, Alessandro Bonfanti, Alessandro Spotti, Jeanne Grimaud, Robin van der Vliet, Meva Cuenot, Łukasz Żebrowski, Elena Santi, Ieva Jasinskaitė, David Ruiz Sánchez, Julius Werner, Amelia Werner, Tymoteusz Smoliński

June kaj Kune estas muzikalo, originale verkita en Esperanto en la jaroj 2021 kaj 2022[1], kiu premieris kadre de la 78-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, la 26-an de aŭgusto 2022. Pro tio ĝi estas la unua originala muzikalo en Esperanto. La titolo de la muzikalo referencas la sloganon de TEJO: June kaj kune.

La muzikalo rakontas historion de kelkaj partoprenantoj de fikcia Internacia Junulara Kongreso: Iuj trovas amon, iuj trovas hejmon, kaj iuj trovas neatenditan helpon. 34 junuloj, loĝantaj en 14 landoj kaj 5 mondopartoj, kuniĝis en tiu ĉi unika projekto. La spektaklo estis prezentita la 26-an de aŭgusto 2022, ekde la 20:00, dum IJK 2022 en Westelbeers, Nederlando.[2]

Strukturo kaj muziko[redakti | redakti fonton]

La muzikalo enhavas 17 kantojn kaj 15 scenojn, du scenojn por ĉiu tago de la kongreso (kaj unu por la forirtago).[3]

La titoloj de la 17 kantoj estas:

  • Jen Esperanto (melodio de Bohemian Rhapsody de Queen)
  • Ho trajnkaravan' (melodio de Waterloo Road de Jason Crest)
  • Interreton (melodio de Satisfaction de The Rolling Stones)
  • Malfruiĝo (melodio de Despacito de Luis Fonsi)
  • La trinkomanĝa nokto (melodio de Son ar chistr)
  • Junaj laboremuloj (melodio de Junaj idealistoj de Dolchamar)
  • Krip' (melodio de Creep de Radiohead)
  • Komitatkunsido (melodio de la tradicia nederlanda kanto In die grote stad Zaltbommel)
  • Denaskulo (melodio de Like a virgin de Madonna)
  • Organizanto (melodio de Hotel California de Eagles)
  • Jen alkohol'
  • La Fina Venko (melodio de The Final Countdown de Europe)
  • Ĉiu via spir' (melodio Every breath you take de The Police)
  • Solena (melodio de Mallorca de Loft)
  • Lasta nokt' (melodio de Closing Time de Semisonic)
  • Skajpu baldaŭ (melodio Call Me Maybe de Carly Rae Jepsen)
  • June kaj kune

Roloj kaj helpantoj[redakti | redakti fonton]

Ne estas unu ĉefrolulo, ĉefrolas la kongreso mem. La skripto estas por muzikalo kiu daŭras 1,5 horojn. Estas 11 nomitaj roloj, bone rekoneblaj por tiuj kiuj jam partoprenis IJK, kiel Komencanto, Flirtemulo, Timemulo, Festulo, Vaganto kaj TEJO-Prezidanto. La muzikalo estas verkita de Rogier “Roĉjo” Huurman, Carlos Pesquera Alonso, Benjamín Álvarez kaj Lauris Lepoix.

Subvencioj[redakti | redakti fonton]

Por la realigo TEJO ricevas subvencion de 23445 eŭroj de Erasmus+ kadre de la programo KA152. Kvin aliaj asocioj helpas realigi la projekton: Kataluna Esperanto-Junularo, Germana Esperanto-Junularo, Itala Esperanto-Federacio, EUROKKA kaj Pola Esperanto-Asocio. TEJO anoncis, ke la subvencio ebligos pagi al 34 kontribuantoj, kiel aktoroj, dancantoj, scenejkonstruantoj kaj tiel plu. Ĝi ankaŭ pagos por necesaj materialoj kiel kostumoj.[4]

Registro[redakti | redakti fonton]

La muzikalo estis registrita kaj la filmo premieris dum RETOSO 2022.[5] Eblas spekti la tutan verkon en la kanalo de TEJO ĉe Jutubo. [6]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prelego de la iniciatintoj de la muzikalo kadre de RETOSO 2022, la 26-an de novembro 2022.
  2. La muzikalo “June kaj Kune” dum IJK en Nederlando. Alirdato: la 4-a de Julio 2022.
  3. [1]Kantaro-Vikio pri la kantoj kaj la partoprenantoj
  4. Libera Folio TEJO ricevas 25 000 eŭrojn por muzikalo la 4-an de majo 2022
  5. [2]Tvitera afiŝo pri la registro
  6. [3] La tuta muzikalo ĉe Jutubo