Isaac Herzog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isaac Herzog
Persona informo
יצחק הרצוג
Naskiĝo 22-an de septembro 1960 (1960-09-22) (63-jaraĝa)
en Pardes Hanna-Karkur
Religio judismo vd
Lingvoj anglahebrea vd
Loĝloko Tel-Avivo vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Universitato je Tel-AvivoUniversitato CornellUniversitato de Novjorko • Ramaz School vd
Partio Israela Laborista Partio vd
Subskribo Isaac Herzog
Familio
Patro Ĥajm Hercog vd
Patrino Aura Herzog vd
Gefratoj Michael Herzog vd
Edz(in)o Michal Herzog vd
Parencoj Yitzhak HaLevi Herzog vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • akvokato vd
Aktiva en Jerusalemo vd
Antaŭulo Reuven Rivlin
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jicĥak "Buĵi" HERZOG, hebree יצחק הרצוג, foje literumita kiel Isaac Herzog (naskiĝis la 22-an de septembro 1960 en Tel-Avivo) estas israela politikisto de HaAvoda (la Laborista Partio) kaj ekde 2021 la Prezidanto de Israelo.

De 2018 ĝis 2021, li estis prezidanto de la Juda Agentejo por Israelo. Herzog estis membro de Kneset, la israela parlamento de 2003 ĝis 2018. De 2013 ĝis 2018, li estis la gvidanto de la opozicio.

Parlamentano en Kneset[redakti | redakti fonton]

Herzog estis Membro de Kneset de 2003 ĝis junio 2018 kaj de 2013 ĝis julio 2017 li estis gvidanto de la laborista partio.

Li tenis plurajn registarajn postenojn:

  • Ministro de domaro kaj konstruo en 2005
  • Ministro de turismo en 2006-2007
  • Ministro de diasporo, socio kaj la batalo kontraŭ Antisemitismo en 2007-2009
  • Ministro de bonfarto kaj sociaj servoj en 2007-2011

En junio 2018, Herzog estis unuanime elektita prezidenton de la Juda Agentejo de Israelo, pro tio li rezignis de la Kneset kaj israela politiko.

Prezidanteco[redakti | redakti fonton]

En majo 2021, Herzog anoncis sian kandidatecon por Prezidanto de Israelo en la 2021 paramenta baloto. Li estis elektita prezidanton je la 2-an de junio 2021, kaj enoficiĝis la 7-an de julio 2021.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Herzog estas la filo de eksa prezidanto de Israelo Chaim Herzog kaj socia aktivisto Aura Ambache. Li frato Miĉael estas la ambasadoro en Usono.

Li studis leĝon ĉe Universitato de Tel-Avivo kaj laboris kiel advokato ĉe la privata firmao Herzog, Fox & Ne'eman, kie lia patro estis unu el la fondintoj.

Aliaj retejoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]