Batalo ĉe Muhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mongola generalo Subotai de la Ora Hordo.
Reĝo Béla la 4-a de Hungario.

La batalo ĉe Muhi, aŭ batalo de la rivero Sajó (en hungara, muhi csata), okazis la 11an de Aprilo 1241 kaj en ĝi batalis armeo de mongoloj kontraŭ la Hungara reĝlando dum la mongola invado al Eŭropo.

La mongoloj invadis Centran Eŭropon en tri grupoj: la unua konkeris Pollandon, venkinte la armeojn de Henriko la 2-a de Silezio kaj de la Granda Superulo de la Ordeno Teŭtona en Legnica; la dua trapasis la Karpatojn kaj la tria sekvis ĝis la Danubo. La tri armeoj grupiĝis kaj detruis Hungarion en 1241, venkante la trupojn de Béla la 4-a de Hungario en la batalo ĉe Muhi.

Dekomence la hungaroj venkis super la mongoloj kiuj klopodis trapasi la riveron, sed ili ankoraŭ ne sciis, ke la armeo de la mongoloj estis preskaŭ duoble granda. Tamen la mongoloj sukcesis konstrui duan ponton kaj katapultojn por lanĉi ŝtonojn, kion la hungaroj ne konis; kaj poste Subotai atakis surprize, dum la eŭropaj aliancanoj estis nekunigitaj. La hungaroj perdis ĉirkaŭ 10 000 homojn kaj ili ne estis kapablaj rekunigi alian armeon per kiu haltigi la ceteron de la hordo. Post la venko, la tartaroj grupiĝis kaj ekatakis definitive la ceteron de la lando.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hóman, B. y Szekfű, Gy. (1935). Magyar Történet. Budapest, Hungría: Király Magyar Egyetemi Nyomda.
  • Szalay, J. y Baróti, L. (1896). A Magyar Nemzet Története. Budapest, Hungría: Udvari Könyvkereskedés Kiadó.
  • Carey, Brian Todd; Allfree, Joshua B; Cairns, John. (2006). Warfare in the Medieval World. Londres: Pen & Sword Military, ISBN 1-84415-339-8.
  • Kaufmann, J. E.; Kaufmann, H. W. & Jurga, Robert M. (2004). The Medieval Fortress: Castles, Forts, And Walled Cities Of The Middle Ages. Cambridge: Da Capo Press. ISBN 978-0-30681-358-0.
  • Sverdrup, Carl (2010). "Numbers in Mongol Warfare". Journal of Medieval Military History. Tomo VIII. Rochester; Woodbridge: Boydell & Brewer, ISBN 978-1-84383-596-7.
  • Tucker, Spencer C. (2009). A Global Chronology of Conflict: From the Ancient World to the Modern Middle East. Santa Bárbara: ABC-CLIO, ISBN 978-1-85109-672-5.