Quintanar de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quintanar de la Sierra
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09670
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 534  (2023) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 3° 2′ U (mapo)41.981388888889-3.0394444444444Koordinatoj: 41° 59′ N, 3° 2′ U (mapo) [+]
Alto 1 113 m [+]
Areo 59,904 km² ( 599 0.4 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Quintanar de la Sierra (Provinco Burgoso)
Quintanar de la Sierra (Provinco Burgoso)
DEC
Quintanar de la Sierra
Quintanar de la Sierra
Situo de Quintanar de la Sierra
Quintanar de la Sierra (Hispanio)
Quintanar de la Sierra (Hispanio)
DEC
Quintanar de la Sierra
Quintanar de la Sierra
Situo de Quintanar de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quintanar de la Sierra [+]
vdr

Quintanar de la Sierra [kintaNAR delaSJEra] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda, proksime al la provinco Sorio (al kies Komarko Pinares ĝi estas krome atribuita). La loknomo Quintanar de la Sierra estas komprenebla kiel Bienaro de la Montaro. La loknomo ”Quintanar” estas ankaŭ en apuda Rioĥo nome en Quintanar de Rioja, submunicipo de Villarta-Quintana, kun similaj geografiaj aspektoj. Kaj sen tio estas ankaŭ Quintanar del Rey en la provinco Kvenko kaj Quintanar de la Orden en la provinco Toledo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.
Panoramo.
Mezepoka nekropolo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 59,904 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 596 loĝantojn. Ĝi perdis 1 500 loĝantojn ekde la 1960-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 82 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, nome inter Neila, Vilviestre del Pinar, Regumiel de la Sierra kaj Canicosa de la Sierra.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Ĝis 1213 ĝi estis loko de reĝlando. El 1213 ĝis 1559 dependanta de la Monaĥejo de San Pedro de Arlanza. De 1559 ĝis 1710 estis nobela senjorlando.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, ĉartransportado (tiukadre estas ĉaro en la municipa blazono) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la popola arkitekturo, mezepokaj nekropoloj ktp.

Ĝi estas ĝemelita kun Gabarret, Francio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]