Dule

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de la iama Dule
Larĝa panoramo de la iama Dule
Dule
urbo
Administrado
Poŝtkodo 424001
Demografio
Geografio
Geografia situo 20° 54′ N, 74° 47′ O (mapo)20.974.783333333333Koordinatoj: 20° 54′ N, 74° 47′ O (mapo) [+]
Alto 240 m [+]
Areo 137 km² (13 700 ha) [+]
Dule (Maharaŝtro)
Dule (Maharaŝtro)
DEC
Dule
Dule
Situo de Dule
Dule (Barato)
Dule (Barato)
DEC
Dule
Dule
Situo de Dule

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dhule [+]
vdr

Dule, urdue kaj marate धुळे estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en distrikto de la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo.

Superrigardo de Dule

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dule estas tia urbego, kiun rivero plene distranĉas. Ĝi estas en alteco de 250 m. Malegaon troviĝas 47, Ĉalisgaon 54, Nandurbar 76, Ĝalgaon 84, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 297, tutlanda ĉefurbo Delhio 894, Kolkato 1416 kilometrojn (aere) [1].

Oficejo de Dule
Municipa domo de Dule

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo en 2011 Dule havis populacion de 375 603. La meza legoscio estas 85%, pli alta ol la landaveraĝo de 74%.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la komenco de la 19-a jarcento Dule estis sensignifa vilaĝo apartenanta al sultanlando, poste Mogola Imperio, ekde 1818 al la Brita Imperio. En 1803 la vilaĝo pro malsatkatastrofo kaj detruadoj plene senhomiĝis, tamen en la sekva jaro ĝi rehomiĝis. En 1818 la vilaĝo estis levita distrikta sidejo laŭ la angla ortografio Dhulia. En 1819 vivis en la sidejo 2509 personoj en 401 domoj. La progreso daŭris stabile. Fine de la 19-a jarcento la urbeto jam estis grava komerca centro pri kotonoj kaj linoj. Kruda kotono, lanaj tukoj kaj turbanoj estis produktitaj. En 1825 la hospitalo ekfunkciis. Depost la sendependiĝo (1947) la evoluo daŭris.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Dule supozeble estos naboj de tekstilo, manĝebla oleo kaj informa teknologio, ĉar la urbego situas en krucvojoj de tri naciaj aŭtovojoj. Dule ankaŭ estas parto de Delhio-Mumbajo industria koridoro kaj estas konata pro produktado de la plej pura lakto. En la najbaraj vilaĝoj oni kultivas arakidojn, fine menciindas la energiproduktado per vento kaj suno.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Proksimume 64,5% de la loĝantoj estas hinduoj, proksimume 31,5% estas islamanoj kaj proksimume 1,5% estas ĝajnistoj. Kristanoj, budhanoj kaj sikoj formas malgrandajn minoritatojn.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Dule kelkaj kolegioj funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Dule pluvas jare po 596 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septembro ofte pluvas, inter novembro-majo apenaŭ pluvas (escepte januaron). La temperaturo varias inter 19-32 °C.

Aŭtobusa stacidomo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Dule venas sola fervoja linio el Ĉalisgaon kun mizera trafiko. Male la vojaj kontaktoj estas tre bonaj. La mapo prezentas 8 vojajn pontojn tra la rivero. Enurbe eĉ aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La mapo montras ankaŭ flughavenon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj, tamen plej ofte hinduaj temploj
  • turo

Fotoj pri Dule[redakti | redakti fonton]