Kaarlo Juho Ståhlberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaarlo Juho Ståhlberg
Persona informo
Naskonomo Carl Johan Ståhlberg
Naskiĝo 28-an de januaro 1865 (1865-01-28)
en Suomussalmi
Morto 22-an de septembro 1952 (1952-09-22) (87-jaraĝa)
en Helsinko
Tombo Tombejo Hietaniemi
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Helsinko • Imperial Alexander University • Oulun Lyseon Lukio
Familio
Edz(in)o Ester Ståhlberg • Hedvig Ståhlberg
Infanoj Kaarlo Ståhlberg • Kyllikki Tuominen • Elli Schauman
Parencoj Hedvig Ståhlberg
Okupo
Okupo politikisto • universitata instruisto • advokato
vdr

Kaarlo Juho STÅHLBERG (1865–1952) estis finna juristo kaj liberala politikisto. Li estis la unua prezidanto de Finnlando en 1919–1925. Li estis senatoro. Ekde 1905 ĝis 1907 li estis ankaŭ ministro pri komerco kaj industrio. Li estis forta apoganto de respubliko. Li ĉefis venkintan aron, kiu volis fari Finnlandon respubliko. En 1914 li estis prezidanto de parlamento de Finnlando. La 25-an de julio 1919 li estis elektita la unua prezidanto de Finnlando. Li estis prezidantkandidato ankaŭ en balotoj 1931, 1937 kaj 1946. Li apartenis al partio Kansallinen edistyspuolue. Lia edzino estis Ester Ståhlberg.