Memphis Pyramid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memphis Pyramid
areno [+]

LandoUsono
Federacia ŝtatoTenesio
SituoMemfiso
- koordinatoj35° 9′ 20″ N, 90° 3′ 7″ U (mapo)35.155555555556-90.051944444444Koordinatoj: 35° 9′ 20″ N, 90° 3′ 7″ U (mapo)

Memphis Pyramid (Tenesio)
Memphis Pyramid (Tenesio)
DEC
Memphis Pyramid
Memphis Pyramid
Lokigo de Tenesio en Usono
Map
Memphis Pyramid
Vikimedia Komunejo:  Pyramid Arena [+]
vdr
Memphis Pyramid.

La Memphis Pyramid (Memfisa Piramido), iam konata kiel Great American Pyramid kaj Pyramid Arena,[1] estas konstruaĵo piramida en urbocentro de Memfiso, Tenesio, Usono, ĉe la bordoj de la rivero Misisipo. Konstruita en 1991 kiel areno por 20 142 sidlokoj, la instalaĵo estis posedata kaj funkciita kune de la urbo Memfiso kaj de la Kantono Shelby; la Kantono Shelby vendis sian parton al Memfiso en Aprilo 2009.[2] Ties strukturo estas inspirita en la nomo de Memfiso (Egiptio), konata pro siaj antikvaj piramidoj. Ĝi estas 98 m alta (ĉirkaŭ 32 etaĝoj) kaj havas bazflankojn de 180 m; ĝi estas laŭ kelkaj mezuroj la deka plej alta piramido en la mondo.[3]

La Memphis Pyramid ne estis regule uzita kiel sportejo aŭ distrejo ekde 2004. En 2015, la Pyramid re-malfermiĝis kiel vendejarego de Bass Pro Shops, kio inkludis butikumon, hotelon, restoraciojn, kugloludejon, kaj arkpafejo, kun subĉiela rigardejo apud la apekso.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Murtaugh, Frank. "The Great American Pyramid". The Mall of Memphis. Arkivita el la originalo en 2012-01-11. Alirita en 2012-01-14.
  2. McMillin, Zack. Once filled to the rafters, Pyramid sits empty as its future is debated. Memphis Commercial Appeal, 10a de Majo, 2009.
  3. "The World's Tallest 15 Pyramids". The Hungry Suitcase. 17a de Novembro 2013. Alirita la 19an de Julio 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]