Anne Heche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anne Heche
Persona informo
Naskonomo Anne Celeste Heche
Naskiĝo 25-an de majo 1969 (1969-05-25)
en Aurora
Morto 11-an de aŭgusto 2022 (2022-08-11) (53-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Ocean City High School • Francis W. Parker School
Familio
Patrino Nancy Heche
Frat(in)o Susan Bergman
Edz(in)o Coleman Laffoon
Amkunulo Ellen DeGeneres • James Tupper
Infanoj 2
Okupo
Okupo televida aktoro • filmaktoro • filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • teatra aktoro
TTT
Retejo http://www.anneheche.com/
vdr

Anne Celeste HECHE (pronoco de la familia nomo per sistemo IFA /heɪtʃ/, n. la 25-an de majo 1969, m. la 11-an de aŭgusto 2022) estis usona aktorino kiu famiĝis per ludado de ĝemelaj Vicky Hudson kaj Marley Love en la televidserio Another World (alia mondo, 1987–1991), kiu havigis al ŝi premion Daytime Emmy kaj du premiojn Soap Opera Digest Award. Ŝi elstariĝis fine de la 1990-aj jaroj per roloj en la krimdrama filmo Donnie Brasco (1997), la prikatastrofa filmo Volcano (1997), la suspensa filmo I Know What You Did Last Summer (Mi scias kion vi faris pasintsomere, 1997), la agadkomedia filmo Six Days, Seven Nights (Ses tagoj, sep noktoj, 1998) kun Harrison Ford, kaj la dram-suspensa filmo Return to Paradise (Reveno al Paradizo, 1998).

Post sia ludado de Marion Crane en la refaro de Gus Van Sant de la fama horora filmo Psycho (1998), kiu havigis al ŝi nomumon por premio Saturn, Heche plue havis rolojn en multaj bone ricevitaj sendependaj filmoj, kiel la drama filmo Birth (2004), la priseksa komedia filmo Spread (2009), Cedar Rapids (2011), la drama filmo Rampart (2011), kaj la nigra komedia filmo Catfight (2016). Ŝi ricevis laŭdojn pro sia rolo en la televida filmo Gracie's Choice, kiu havigis al ŝi nomumon por premio Primetime Emmy, kaj pro sia laboro en Broadvejo, precize pri la resurscenjigo de la teatraĵo Twentieth Century, pro kiu ŝi ricevis nomumon al Premio Tony.

Krom ŝiaj filmoroloj, Heche stelulis en la komedidramaj televidserioj Men in Trees (2006–08), Hung (2009–11), Save Me (2013), Aftermath (2016), kaj la militdrama televidserio The Brave (2017). Ŝi faris voĉon en la animacia televidserio The Legend of Korra (2014), por Suyin Beifong, kaj aperis en la 29-a sezono de Dancing with the Stars (Dancante kun steloj, 2020).

Persona biografio[redakti | redakti fonton]

Anne Heche en 2007.

Ŝi edziniĝis dufoje, nome al Coleman "Coley" Laffoon kaj poste al James Tupper; ŝi havis po unu filon kun ili. Pli interesa por amaskomunikiloj, estis ŝia daŭra rilato kun aktorino Ellen DeGeneres.

Heche suferis tragediajn malfacilaĵojn en sia vivo. Tri el ŝiaj gefratoj mortis tragedie, kaj ankaŭ ŝia patro pro Aidoso, kiun ŝi akuzis pro seksa misuzo. Kun ŝia patrino ŝi ege kverelis, pli akre kiam la patrino dediĉis sin al konverto de samseksemuloj al "normalaj" personoj. Kelkaj el la asertoj de Heche estis pridubitaj, ekzemple de ŝia fratino Abigail.

Post sia separo disde DeGeneres en Aŭgusto 2000 kaj dum 2001 ŝi suferis mensajn problemojn: ŝi parolis, ke ŝi estis konstruinta al si "kvaran dimension". La 5an de Aŭgusto 2022 ŝi suferis duoblan trafikakcidenton, en kiu ŝi okazigis grandajn damaĝojn al domoj kaj incendion. Ŝi estis portita al hospitalo suferante tre malbonajn rezultojn de la akcidento, eniris en komaton kaj mortis post kelkaj tagoj, la 12-an de Aŭgusto 2022.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1993
    • An Ambush of Ghosts
    • The Adventures of Huck Finn
  • 1994
    • I'll Do Anything
    • A Simple Twist of Fate
    • Milk Money
  • 1995
    • Wild Side
  • 1996
    • The Juror
    • Pie in the Sky
    • Walking and Talking
  • 1997
    • Donnie Brasco
    • Volcano
    • I Know What You Did Last Summer
    • Wag the Dog
  • 1998
    • Six Days, Seven Nights
    • Return to Paradise
    • Psycho
  • 1999
    • The Third Miracle
  • 2000
    • Auggie Rose
  • 2001
    • Prozac Nation
  • 2002
    • John Q.
  • 2004
    • Birth
  • 2005
    • Sexual Life
  • 2007
    • Suffering Man's Charity
    • What Love Is
    • Superman: Doomsday
  • 2008
    • Toxic Skies
  • 2009
    • Spread
  • 2010
    • The Other Guys
  • 2011
    • Cedar Rapids
    • Rampart
  • 2012
    • That's What She Said
    • Black November
    • Arthur Newman
  • 2013
    • Nothing Left to Fear
  • 2014
    • Wild Card
  • 2016
    • Opening Night
    • Catfight
  • 2017
    • My Friend Dahmer
    • Armed Response
    • The Last Word
  • 2019
    • The Best of Enemies
  • 2020
    • The Vanished
  • 2021
    • 13 Minutes

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Heche, Anne (2001). Call Me Crazy: A Memoir. New York: Simon & Schuster. ISBN 9780743216890. OCLC 47243952.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]