Ktona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Templo de Heraklo en Agriĝento.

En mitologio kaj religio, kaj partikulare en la helena religio, la termino ktona (aŭ ĥtona) (de la antikva greka χθόνιος ĥthónios, ‘apartenanta al la tero’, ‘de tero’) referencas al dioj kaj spiritoj de la Submondo, kontraŭ la diaĵoj de la ĉielo. Foje oni nomas ilin ankaŭ telura (de la latina tellus).

La greka vorto χθών ĥthốn estas unu de variaj uzitaj por ‘tero’ kaj ĝi referencas tipe al la interno de la grundo pli ol al la surfaco de la tero (ĉe γαίη gaie aŭ γῆ ge) aŭ al la tero kiel teritorio (ĉe χώρα ĥora). Ĝi konotacias ankaŭ samtempe la abundon kaj la tombon.

La ktonaj diaĵoj apartenas al antikva mediteranea substrato, identigita plej evidente kiel ĉe Anatolio. La cikloj de la naturo, de la vivo kaj de la survivado post la morto estas en la centro de la priokupoj diigitaj.

La arkeologio malkovris, speciale en la lokoj de eblaj sanktejoj kaj en la tomboj de la epoko de Neolitiko kaj de la Bronzepoko, la idolojn aktuale konsideritaj Grandaj Patrinoj aŭ Patrinoj-Tero, supozeble rilataj kun la kultoj al la fekundeco. La rilato de tiuj objektoj kun tiuj de aliaj lokoj (ĉefe ĉe Anatolio) sugestas, ke tiu antikva mediteranea religio asociis tiun diinon kun virbovo aŭ virŝafo, temo kiu restos dumlonge en la regiono. Tia kulto lasis restaĵojn en Kreto, Samotrako, Akragas (aktuala Agriĝento) ktp.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jung, C. G. (1964). Man and his symbols. Novjorko: Anchor Books/Doubleday. p. 267. ISBN 9780385052214.