Nehalenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nehalenio
akva dio
Informoj
Sekso ina
vdr

Nehalenio (literumita ankaŭ Nehalennia kaj pli varie) estas diino de neklara origino, eble ĝermanakelta. Ŝi aperas kaj estis priskribita sur nombraj altaroj malkovrita ĉe areo kiu nun estas la provinco Zelando, Nederlando, kie la rivero Skeldo enfluas en la Norda Maro. Adorado de Nehalenio datas reen el almenaŭ la 2-a jarcento a.n.e., kaj la adorado al la diino pluis ĝis flori en norda Eŭropo en la 2-a kaj 3-a jarcentoj n.e.

Reliefo de sidita Nehalenio inter hundo kaj kesto de panbuloj.

Nehalenio estas preskaŭ ĉiam priskribita kun marsimboloj kaj bonvolema hundo je siaj piedoj.[1][2] Kiel kelta aŭ ĝermana diaĵo, ŝi ricevis povon el komerco, ŝipnavigado, kaj eble hortikulturo kaj fekundeco. En skulptaĵoj kaj reliefoj, ŝi estas priskribita kiel juna virino, ĝenerale sidita. Tipe ŝi vestas mallongan mantelon sur siaj ŝultroj kaj brusto. Tiu vestaĵo estas unika al ŝi kaj eble estis parto de la vestaĵoj kutimaj tiam kaj tie. Ofte ŝi estas akompanata de hundo; ŝi havas kiel atributojn kesto de pomoj aŭ de pantranĉaĵoj kaj ŝippartoj (ĉefe pruo).[3]

Hilda Ellis Davidson detaligas pri kelkaj el la detaloj; laŭ ŝi, la hundo estas en 13 el la 21 altaroj registritaj de Ada Hondius-Crone (1955:103), kiu priskribas la hundon kiel tipo de leporhundo.[4] Davidson krome ligas la temon de la ŝipo asociante Nehalenion kun la ĝermana paro de Vanir formita de Frejo kaj Freja.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Green (1998:200-201).
  2. Green (1992:5).
  3. . Nehalenniatempel - Romeins verleden herleeft in Zeeland.
  4. Davidson (1998:112 & Plate 5).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]