Morskie Oko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morskie Oko
lago • turisma celloko • vidindaĵo
Situo Altaj Tatroj, Pollando
Datenoj
Koordinatoj 49° 11′ 50″ N, 20° 4′ 12″ O (mapo)49.19714120.0700871395Koordinatoj: 49° 11′ 50″ N, 20° 4′ 12″ O (mapo)
Morskie Oko (Malgrandpollando)
Morskie Oko (Malgrandpollando)
DEC
Morskie Oko
Morskie Oko
Map
Morskie Oko
Supermara alteco 1 395 m n.p.m.
Surfaca areo 34,9 haf5
Maksimuma profundo 50,8 mf10
vdr

Morskie Oko, aŭ Marokulo, estas la plej granda kaj kvara plej profunda lago en la Tatra Montaro, en suda Pollando. Ĝi estas ene de la Tatra Nacia Parko sur la valo de Rybi Potok (Fiŝ-Rojo), el la Altaj Tatroj ĉe la bazo de la montopintoj Mięguszowiecki, en Malgrandpollanda provinco.

Morskie Oko estas unu el plej popularaj celoj de turismo en Tatroj, ofte ricevante ĉirkaŭ 50 000 visitantoj dum la ferisezono. Ĝi estas atingebla piede en ĉirkaŭ du horoj el plej proksima ŝoseo kiu permesas motor-aliron. Morskie Oko estis "remalkovrita" por turismo fare de Dro. Tytus Chałubiński meze de la 19-a jarcento; la unua ŝirmejo estis konstruita tie en 1836 sed forbruligita en 1865. Dua ŝirmejo, konstruita en 1874, forbruliĝis en 1898. En 1902, ŝoseo el Zakopane estis kompletita kaj nomita Ŝoseo Oswald Balzer. Ekde 1933 post la reveno de suvereneco, la lago estis posedaĵo de la Pola ŝtato.

Iam, Morskie Oko estis nomita "Rybie Jezioro" ("Fiŝlago") pro sia natura abundo de fiŝoj, kio estas neofta ĉe Tatraj lagoj kaj lagetoj. En la klaraj akvoprofundoj, oni povas facile vidi trutojn - nomitajn "malsat"-trutoj - kiuj vivas en la lago. La nomo "Morskie Oko" ("Marokulo") estas derivita el malnova legendo, laŭ kiu la lago estas konektita al la maro tra subtera trapasejo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]