Novgramatikuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novgramatikulojjungramatikuloj (germane: Junggrammatiker) estis germana grupo de lingvistoj de la t.n. Lepsika skolo kiu grupiĝis je la fino de la 1870-a jaroj en Lepsiko ĉirkaŭ August Leskien, Karl Brugmann kaj Hermann Osthoff. Per sia hipotezo pri senescepta regulareco de sonaj leĝoj ili strebis novfondi lingvosciencojn laŭ natursciencaj metodoj. Tio nepras pro kreskanta konkurso inter filozofiaj kaj naturaj sciencoj ensocie.

La germanlingvan terminon Junggrammatiker, do junaj lingvistoj, eble kreitis de la germanisto Friedrich Zarncke laŭ modelo de la literaturemuloj de la cirklo de Juna Germanujo aŭ de Junaj hegelanoj. Per tio li volis esprimi ankaŭ ties supozitan junulan neklerecon.

Ĉefaj reprezentantoj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj anoj jenas:

Bazaj konvinkoj kaj traktitaj aferoj[redakti | redakti fonton]

La novgramatikuloj koncerne la hindeŭropan lingvaron kaj ĝeneralan lingvikon kredis je pozitivisma solvo sekvante doktrinon de la fiziologo Emil Heinrich du Bois-Reymond pri ĉiamvalido de naturaj leĝoj. Laŭ ili lingvaj ŝanĝoj eblis nur surbaze de ili. Sekve ĉia abstraktaĵo evitendas.

La plej grava tasko estis priesploro la historian evoluon de lingvo. Tia diakrona intereso tre konstrastis al pli malfrua substreko de sinkronaj aspektoj je strukturisma lingvistiko. Kontraŭe al la strukturismo gravis nur la senpera parolo de la unuopuloj, ne la koncernita lingvosistemo malantaŭa. Kaj fonologio iĝis la plej grava priskribilo estante aŭtonoma kaj antaŭ sintakso kaj antaŭ semantiko. Observado de dialektoj kaj infana lingvo tuj tre gravis.

Esceptoj neregulaj eskplikatas ofte kaj simple per analogioj.

En la benita jaro 1876[1] publikigitis fare de la novgramatikuloj la sekvaj verkoj:

  • August Leskien: Deklination im Slawisch-Litauischen und Germanischen
  • Eduard Sievers: Grundzüge der Lautphysiologie (bazite sur propraj esploroj de la verkinto; krom la unuopa sono konsideratas ankaŭ ĉiam ties kunteksto)
  • Hermann Osthoff: malkovro de liquida sonans (kp. flua konsonanto) en la hindogermana lingvaro (tio eblis klarigi amason da specialaj vokalo-problemoj)
  • Karl Brugmann: eseo pri Nasalis sonans in der indogermanischen Ursprache

Kontraŭuloj[redakti | redakti fonton]

Estis la plej konataj kontraŭuloj de tiu ĉi skolo la jenaj:

En 1885 eksplodis milito inter la novgramatikuloj kaj iliaj malamikoj. Georg Curtius en la verko Zur Kritik der neuesten Sprachforschung (1885), reprezentanto de konservemaj lingvistoj, sentis sin kaj siajn sciencajn atingojn atakikaj fare de la novuloj. Pro neglekto de abstraktaĵoj la novgramatikuloj ankaŭ kritikitis pro perdiĝo en flankaj problemoj.[2] El hodiaŭa vidpunkto la novgramatikuloj estis repaŝintaj malantaŭ la atingojn de August Schleicher kiu ja volis emancipiĝi de nura filologio kaj natursciencigi lingvikon sed taksis evoluan teorion pli taŭga funamento por elirpunkto de prilingvoŝanĝaj esploradoj.

Akraj kritikistoj estis la romanisto kaj kompara lingvosciencisto Hugo Schuchardt ĉe Über die Lautgesetze. Gegen die Junggrammatiker kaj la Itali-fakulo Graziadio Isaia Ascoli ĉe Dei neogrammatici. Vere la imputo pri neekzisto de neregulaĵoj ne respektis la socian karakteron de lingvo kaj implicite ĝiaj kulturrilatajn aspektojn kondukantajn al lingvaj ŝanĝoj. Tamen la termino sona leĝaro (Lautgesetz) interesas kiel hipotezo. Kelkaj novgramatikuloj konsentis pri nerigorismo kaj interesiĝis pri dialektologio. Paŝo post paŝo tio helpis venki la komencajn teoriojn. La lingvika strukturismo, kiun fondis Ferdinand de Saussure, rifuzante la ideojn de la Lepsika skolo kapablis elfari sekve modernan lingvikon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. Hans Arens: [Sprachwissenschaft: Der Gang ihrer Entwicklung von der Antike bis zur Gegenwart, volumo 1, Athenäum-Fischer-Taschenbuch-Verlag Frankfurt am Main, 1969] kiu resume asertas tiel: Überblickt man die hier aufgezählten hauptsächlichen Leistungen eines einzigen Jahres, die sämtlich Ergebnisse der Bemühungen um die lautliche Seite der Sprache, jedoch auf keinem Sektor Zufallsentdeckungen oder geniale Aperçus, vielmehr alle der systematischen Erforschung einer Masse von ungeklärten Besonderheiten in der Lautentwicklung zu verdanken sind und alle Gesetzmäßigkeit an Stelle früherer Regellosigkeit nachweisen, dann muss man sagen, dass, wenn irgendwann, zu diesem Zeitpunkt die Verkündigung der „Ausnahmslosigkeit der Lautgesetze“ berechtigt und logisch erscheinen musste. Sie war kein beweisbarer Lehrsatz und kein Axiom, sie war ein Postulat und ein Glaube, in dem eine Generation von Wissenschaftlern sich vereinigte und erkannte. Und wie jeder Glaube war er vielen ein Ärgernis und trug seinen Anhängern Anfechtungen ein. Aber auch einen gemeinsamen Namen, der zunächst spaßhaft gemeint, von ihnen ernsthaft adoptiert wurde und noch zu ihrer Zusammenfassung dient: Junggrammatiker, diese wunderliche Ideenverbindung eines wissenschaftlichen Jung Siegfried.
  2. Sie sahen den Wald vor lauter Bäumen nicht. / Beschreibung atomistischer Einzelvorgänge statt systemhafter Zusammenhänge - Kp. Hadumod Bußmann (eld.): Lexikon der Sprachwissenschaft. Tria eldono. Kröner, Stuttgart 2002, ISBN 3-520-45203-0 (artikolo "Junggrammatiker")

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Arens: Sprachwissenschaft. Der Gang ihrer Entwicklung von der Antike bis zur Gegenwart. Band 1, Athenäum-Fischer-Taschenbuch-Verlag Frankfurt am Main 1969, ISBN 3-8072-2077-1.
  • Helmut Glück (eld.): Metzler Lexikon Sprache. Metzler, Stuttgart 2005.
  • Hermann Paul : Prinzipien der Sprachgeschichte. Unua eldono. 1880.
  • Karl Brugmann kaj Berthold Delbrück: Grundriß der vergleichenden Grammatik der indogermanischen Sprachen. Dua eldono. 1897–1916.
  • Hugo Schuchardt: „Über die Lautgesetze. Gegen die Junggrammatiker“. Ĉe: Hugo-Schuchardt-Brevier, ein Vademekum der allgemeinen Sprachwissenschaft, herausgegeben von Leo Spitzer. Halle (Saale) 1922.
  • Oliver Jungen und Horst Lohnstein: Einführung in die Grammatiktheorie. München 2006, p. 68 ss.
  • Harald Wiese: Eine Zeitreise zu den Ursprüngen unserer Sprache. Wie die Indogermanistik unsere Wörter erklärt. Dua eldono. Logos Verlag, Berlin 2010.
  • Eveline Einhauser: Die Junggrammatiker: ein Problem für die Sprachwissenschaftsgeschichtsschreibung. Wissenschaftlicher Verlag, Trier 1989.
  • Hadumod Bußmann (eld.): Lexikon der Sprachwissenschaft. Tria eldono. Kröner, Stuttgart 2002, ISBN 3-520-45203-0.
  • Gerhard Helbig: Geschichte der neueren Sprachwissenschaft. Unter dem besonderen Aspekt der Grammatik-Theorie. VEB Bibliographisches Institut, Leipzig 1973. p. 27 ss.
  • Brigitte Bartschat: Methoden der Sprachwissenschaft. Von Hermann Paul bis Noam Chomsky. Erich Schmidt, Berlin 1996, p. 13 ss.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]