Fra Mauro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fra Mauro
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1385 (1385-01-01)
en Venecio
Morto 1-an de januaro 1459 (1459-01-01) (74-jaraĝa)
en Venecio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo kartografo
vdr

Fra Maŭro, kamaldula, (ĉ. 1400–1464) estis veneciana kartografo kiu vivis en la Venecia respubliko. Li kreis la plej detalan kaj akuratan mapo de la tiam konata mondo ekde Eŭropo, nome Mapo de Fra Mauro.

Maŭro estis monaĥo de la kamaldula Monaĥejo de Sankta Mikaelo, sur la insulo Murano en la Venecia Laguno. Tie li entreprenis kartografian atelieron. Li estis dungita de kelkaj povaj gravuloj kiel la portugala princo Henriko la Navigisto.

Fra Mauro naskiĝis antaŭ aŭ ĉirkaŭ la jaro 1400. June, Maŭro estis multe veturanta kiel komercisto kaj soldato. Li estis familiara Kun Mezoriento. Li estis registrita en la registroj de la Monaĥejo de Sankta Mikaelo el la jaro 1409. En la monaĥejo, Maŭro estis dungita kiel mapisto. Li estis registrita ankaŭ kiel kolektisto de la enspezoj de la monaĥejo, sed ekde la 1450.aj jaroj li estis ankaŭ menciita kiel kreanto de serio de mondaj mapoj. Kvankam li jam ne plu estis libera por veturi, pro sia religia statuso, li ofte konsultis kun komercistoj de la urbo je iliaj revenoj el transmaraj vojaĝoj.

Mapo de Fra Mauro. La mapo montras Azion, Afrikon kaj Eŭropon.

Ĉirkaŭ 1450 li komponis grandan mondan mapon kiu rezultos en nuntempa gapiga akurateco, inkludante grandajn verkitajn komentojn kiuj montras la geografiajn sciaron de tiu tempo. La mapo estas konata nuntempe kiel la "Mapo de Fra Mauro". Ĝi estas cirkla planisfero desegnata sur pergameno kaj enkadrita en ligna kadro kiu estas ĉirkaŭ 2 por 2 metroj. La mapo estas mapo de la mondo kaj inkludas Azion, la Hindan Oceanon, Afrikon, Eŭropon kaj la Atlantikon. La mapo estas orientita kun la sudo je la pinto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]