Paul Morand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Morand
Persona informo
Naskonomo Paul Émile Charles Ferdinand Morand
Naskiĝo 13-an de marto 1888 (1888-03-13)
en 8-a arondismento de Parizo
Morto 23-an de julio 1976 (1976-07-23) (88-jaraĝa)
en 15-a arondismento de Parizo
Tombo Triesto
Lingvoj franca
Loĝloko avenue Charles-Floquet
Ŝtataneco Francio
Alma mater Libera Altlernejo de Politikaj Sciencoj • Lycée Chaptal • Collège Jules-Ferry (Paris, France)
Familio
Patro Eugène Morand
Edz(in)o Hélène Morand
Okupo
Okupo diplomatoverkisto • poeto
Verkoj L'Homme pressé
Flèche d'Orient
Magie noire
Air indien
Hécate et ses chiens
vdr

Paul MORAND (13a de Marto 1888 – 24a de Julio 1976) estis franca verkisto kies rakontoj kaj noveloj estis laŭditaj pro siaj stilo, kreivo kaj priskribivo. Lia plej produktiva literatura periodo estis la intermilita periodo de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Li estis multe admirita de la supraj tavoloj de la socio kaj la arta avangardo faris lin objekto de kulto. Li estis kategoriita kiel frua sekvanto de Modernismo kaj Imagismo.

Morand diplomiĝis ĉe la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo, preparante sin por la diplomatia kariero, kaj ankaŭ studis en la Oksforda Universitato. Li estis membro de la supera klaso kaj riĉe geedziĝinto, li tenis variajn diplomatiajn postenojn kaj veturis amplekse. Li estis tipa altklasulo.

Morand aliĝis al rasismaj, etnaj kaj kontraŭsemidaj ideologioj. Liaj intelektaj influoj estis la verkoj de Friedrich Nietzsche, Oswald Spengler, kaj la aŭtoro de traktaĵo pri la supereco de la blanka raso, Arthur de Gobineau. Dum la Dua mondmilito, li aliĝis al la reĝimo de Viŝia Francio, kaj iĝis registara funkciulo, kaj naziisma kunlaboranto. Li servis kiel ambasadoro de Vichy en Rumanio kaj en Svisio dum la Dua Mondmilito.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Tendres Stocks (1921) [1][2]
  • Ouvert la nuit (1922)
  • Fermé la nuit (1923)
  • Lewis et Irène (1924)
  • L'Europe galante (1925)
  • Rien que la terre (1926)
  • Bouddha vivant (1927)
  • 1900 (1931)
  • Bucarest (1935)
  • L'Homme pressé (1941)
  • Le Bazar de la Charité (1944)
  • Fouquet ou Le Soleil offusqué (Paris, Gallimard, 1961)
  • Venises (1971)
  • Journal inutile (2 volumoj, 2002)
  • Le Dernier Jour de l'Inquisition
  • Le Flagellant de Séville
  • Le Coucou et le Roitelet
  • L'Eau sous les ponts
  • Hécate et ses chiens (1954)
  • La Folle amoureuse
  • Fin de siècle (1957)
  • Nouvelles d'une vie
  • Les Écarts amoureux (1974)
  • L'Allure de Chanel (1976)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Who was Paul Morand" New Criterion, Novembro 1987
  2. Jeffrey Mehlman, 'Flowers of Evil, the Collaboration and literary history' in Cambridge Studies in French, 195-216, no.54