Cidamón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cidamón
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26291
Demografio
Loĝantaro 22  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 2° 53′ U (mapo)42.494166666667-2.8791666666667Koordinatoj: 42° 30′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 584 m [+]
Areo 15,8 km² (1 580 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cidamón (Provinco Rioĥo)
Cidamón (Provinco Rioĥo)
DEC
Cidamón
Cidamón
Situo de Cidamón
Cidamón (Hispanio)
Cidamón (Hispanio)
DEC
Cidamón
Cidamón
Situo de Cidamón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cidamón [+]
vdr

Cidamón [zidaMON] estas vilaĝeto kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la altebenaĵo de Valpierre, inter la valoj de Ebro, Oja, Najerilla kaj Tuerto. Ĝi estas unu de la historiaj dek kvar vilaĝoj kiuj formis la Junta del Valpierre.[1]

Municipa teritorio de Cidamón.

Cidamón estis historie ligita al la grafoj de Hervías kaj Montalvo, kiuj estis ankaŭ «senjoroj de Cidamón», kies posedo estis la domaro kaj la apudaj teroj. Pro tio kaj la preĝejo kaj kelkaj antikvaj konstruaĵoj estas nuntempe de privata posedo, ĉirkaŭitaj de barilo, pro kio fakte ne estas urba kerno sed nur disaj domoj, pro kio kvankam ĝi estas la administracia ĉefa kerno, ĝi ne funkcias kiel socia kaj ekonomia kerno de la municipo. Ĝi fakte estas unu el malplej loĝataj municipoj de la regiono. La municipa konsilantaro estas formita de nur la urbestro.

Cidamón estas formita de submunicipoj Cidamón, Casas Blancas, Madrid de los Trillos kaj Negueruela.

La ĉefa urba kaj ekonomia centro de la municipo estas fakte la bieno Casas Blancas (Blankaj Domoj), aktuale posedaĵo de la grafoj de Cadagua, kie loĝas kaj laboras la plej granda parto de la loĝantaro. Casas Blancas fakte estas dividita duone inter la municipoj Cidamón kaj San Torcuato, kaj suferas gravan dekadencon, ĉar la posedantinoj de la bieno ne apogas la kontinuecon de la entrepreno pro nesufiĉa enspezo. Finfine Madrid de los Trillos estas aro de nobelaj domaroj, kiu estas ankaŭ ligita origine al la bienaro de la grafoj de Hervías de tiu zono de Valpierre.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.