Mi (pronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto mi estas personpronomo, kiu esprimas unuan gramatikan personon. Ĝi signifas tiun personon, kiu diras aŭ skribas ĝin. Tia vorto ekzistas ekzemple en ĉiuj hindeŭropaj kaj uralaj lingvoj. Normale ĝi estas mallonga vorto. Ekzemple en multaj germanaj lingvoj, esperanto kaj parte en franca oni devas uzi tian vorton (ekzemple svede jag, germane ich, angle I kaj esperante mi), kiam volas esprimi, ke sole oni mem estas la subjekto. En iuj aliaj lingvoj kiel en la hispana, itala, rusa, finna, estona, la baltaj lingvoj kaj Volapuko ĝi ne kiel subjekto normale estas deviga, sed la persona sufikso sole povas rakonti la faranton "mi" kaj subjekto "mi" aperas tipe nur tiam, kiam la parolanto aŭ skribanto volas speciale akcenti tiun faranton. Ekzemple en finna mi faras estas ofte nur teen, sed se la parolanto aŭ la skribanto volas akcepti sin mem, normale li diras aŭ skribas minä teen, kie "minä" signifas "mi".

La pronomoj "mi" kaj "vi" estas senseksaj, ĉar plej ofte evidentas kiu parolas kaj al kiu oni parolas, kvankam tio ne tiom evidentas skribe. Male, por la tria persono (pri kiu oni parolas) Esperanto havas pronomojn "li", "ŝi" kaj "ĝi".

En filozofio, la gramatika koncepto "mi" iĝas filozofia koncepto mio.