Pedroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pedroso (stacidomo).
Pedroso
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26321
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 89  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 2° 43′ U (mapo)42.300277777778-2.7186111111111Koordinatoj: 42° 18′ N, 2° 43′ U (mapo) [+]
Alto 773 m [+]
Areo 19,29 km² (1 929 ha) [+]
Pedroso (Provinco Rioĥo)
Pedroso (Provinco Rioĥo)
DEC
Pedroso
Pedroso
Situo de Pedroso
Pedroso (Hispanio)
Pedroso (Hispanio)
DEC
Pedroso
Pedroso
Situo de Pedroso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedroso (La Rioja) [+]
vdr

Pedroso [peDROso] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla kaj precize en ties norda subkomarko, nome la Cogolla kaj en la centro de la regiono. La loknomo Pedroso estas etimologie komprenebla kiel Ŝtonejo, pli evidente en iama literumado kiel PetrosoPetrosa.

La municipa teritorio de Pedroso, en la okcidento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de la Savinto.
Preĝejo de Sankta Johano.
Ermitejo de Ntra. Sra. del Patrocinio.
Ruinoj de la ermitejo de Sankta Marina.

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo al la cetero de la komarko kaj de la regiono nur laŭ la regiona ŝoseo LR-434 kiu kondukas orienten al la LR-113 inter Bobadilla norde kaj Anguiano sude. Ĝi estas ĉe la meza fluejo de la Valo de la rivero Najerilla, je 773 metroj super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj dokumentaj mencioj datas de mezo de la 11-a jarcento. Tiuj dokumentoj de la historio de Pedroso referencas al la fondo de la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera. En ili, la reĝino Estefanía, edzino de la reĝo D. García, de Nájera, donas al tiu monaĥejon kelkajn vitejojn kaj kampojn, inter kiuj kelkajn "en castiello de Petroso" kaj aliajn "in campo de Petrosa". El la 13-a jarcento la loko jam estas literumita Pedroso. Ĝi estis dekomence reĝposeda loko, kiu apartenis al la reĝoj de Navaro en Nájera kaj nur poste al Kastilio. La reganto loĝis en la kastelo de Tobía. Pedroso ekdependis de la Monaĥejo de San María la Real de Nájera pere de donaco fare de la reĝo Alfonso la 8-a de Kastilio per dokumento datita en Cubillas en Januaro 1169. La unua dokumento en kiu oni priskribas klare la teritorion de Pedroso estas datita en Nájera fare de la reĝo Alfonso la 8-a en 1170. Tiukadre estis konflikto kun Anguiano, kun la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera, kaj kun la Monaĥejo de Valvanera.

Pri ekonomio, la mezepoka institucio Mesta markis la historion de la montaro ĝis nun. La transmigra brutobredado ordigis la spacon, la uzadon kaj la vivmanieron de multaj generacioj. La brutobredado de ŝafoj estas perfekte adaptebla al la orografiaj kaj klimataj kondiĉoj de la areo, kaj krome estis ankaŭ bovoj kaj kaproj. Ŝafoj ludis gravan rolon en la florado de tekstila industrio en la areo. En Pedroso oni faris la unuajn taskojn por preparado de la lano, kun florado en la 18-a jarcento.

Sed tio ŝanĝiĝis meze de la 19-a jarcento, kiam la konkurenco de la moderna tekstila industrio de Katalunio ruinigis la lokan tekstilan industrion, tro mandependa kaj tro malmulte mekanizita (kun konsiderinda malprogreso en la adoptado de energioj alternativaj al la hidraŭlika), kaj tro for de la ĉefaj fervojoj. Pro tio fine de la 19-a jarcento la loĝantaro elmigris al novaj industriaj centroj.[1]

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la komenco de la 20-a jarcento oni perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn ĝis la nunaj 83.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la du preĝejoj, la du ermitejoj, blazondomoj, la montara pejzaĝo, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]