Sojuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sojuela
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26376
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 603  (2023) [+]
Loĝdenso 40 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 2° 33′ U (mapo)42.37-2.545Koordinatoj: 42° 22′ N, 2° 33′ U (mapo) [+]
Alto 669 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sojuela (Provinco Rioĥo)
Sojuela (Provinco Rioĥo)
DEC
Sojuela
Sojuela
Situo de Sojuela
Sojuela (Hispanio)
Sojuela (Hispanio)
DEC
Sojuela
Sojuela
Situo de Sojuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sojuela [+]
vdr

Sojuela [soĤŬEla] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo.

La municipa teritorio de Sojuela, en la nordocentro de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas sur la okcidenta montaro ĉe la valo de la rivero Iregua kouminita nordokcidente kun Medrano kaj nordoriente kun Entrena kaj la komarkaro Kameroj dum norde estas Logronjo. Ĝi estas je 666 m de altitudo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi aperis por la unua fojo en memordokuemnto redaktita de García Sánchez la 2-a de Pamplono en kiu oni instigas la restaŭradon de la monaĥejo de Sankta Juliano. En 1044, García de Nájera donis Medrano kaj Sojuela al la monaĥejo de Sankta Juliano de Sojuela, loko en kiu oni trovis mezepokajn tombojn. Ĝi estis unu de la nomitaj siete villas de Campo por privilegio de la reĝino Estefanía kun Entrena, Fuenmayor, Hornos de Moncalvillo, Velilla de la Rad, Medrano kaj Navarrete favore de la privilegio por unuigo kaj aliaj rajtoj.[1]

Ĝis 1811 kiam oni nuligis la sistemon de la senjorlandoj, ĝi apartenis al la markizoj de Villacampa.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis el la 1950-aj jaroj kaj tial oni malaltiĝis el 283 loĝantoj ĝis 86 en 2001; poste pro proksimeco al Entrena kaj Logronjo kaj pro kreado de nova domaro ĉe golfludejo oni plialtiĝis al nunaj 465.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, interpretejo pri neĝujoj, naturaj lokoj kaj rigardejoj al montara pejzaĝo de Moncalvillo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cantera Orive, Julián. «Un cartulario de Santa María la Real de Nájera del año 1209». www.vallenajerilla.com. Konsultita en Aŭgusto 2010.