Medrano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Medrano
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26374
Demografio
Loĝantaro 350  (2023) [+]
Loĝdenso 47 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 2° 33′ U (mapo)42.3825-2.5538888888889Koordinatoj: 42° 23′ N, 2° 33′ U (mapo) [+]
Alto 600 m [+]
Areo 7,46 km² ( 746 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Medrano (Provinco Rioĥo)
Medrano (Provinco Rioĥo)
DEC
Medrano
Medrano
Situo de Medrano
Medrano (Hispanio)
Medrano (Hispanio)
DEC
Medrano
Medrano
Situo de Medrano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Medrano [+]
vdr

Medrano [meDRAno] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo.

La municipa teritorio de Medrano, en la nordo de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La plej parto de la municipo estas ebena, sur la baseno de la rivero Iregua, kaj superas 500 msm. La tereno estas fruktodona, kaj en ĝi oni faras kultivojn sen irigacio, ĉefe de vitoj. Profite de la akvo de la rivero Daroca estas ankaŭ malgrandaj irigaciaj kultivejoj. Sude estas la montaro Sierra de Moncalvillo. La termino limas norde kun Navarrete, okcidente kun Entrena, sude kun Sojuela kaj Daroca de Rioja kaj okcidente kun Hornos de Moncalvillo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

Ŝajne la origino de la setlejo estas brutobredejoj de ŝafoj kaj kaproj. Post la konkero de la areo el la araboj ĝi formis parton de la komunumaro nomita “Las 7 villas del Campo” kaj la fino de la milito kontraŭ araboj helpis la ekonomian disvolvigon. Plej frua mencio estis de 1044 en privilegio donita de la reĝo de Navaro D. García la 6-a al la monaĥejo de benediktanoj de Sankta Juliano: “Aeclesiae Santi Vicenti supra Medrano”. Poste, en 1060, Doña Estefanía, vidvino de la reĝo D. García la 6-a faris alian mencion en privilegio donita al la lokanoj de Sojuela: “Do vobis exulubus ad colendam in populatione illam sernam quae est super Medrano et quae dicitur de la Quintana...” Posta interesa mencio estas de la supozita privilegio de Fernán González al la monaĥejo de San Millán de la Cogolla en la jaro 934 (sed laŭ fakuloj falsaĵo de la unuaj jaroj de la 13-a jarcento). En tiu dokumento oni diras, ke ĉiuj lokoj ĉe la rivero Iregua, kaj oni mencias Medrano-n, devas pagi al la monaĥejo per vino kaj pano, kio dependus de la loka ekonomio kaj Medrano estus loko riĉa je agrikulturo.[1]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis el la 1950-aj jaroj kaj tial oni malaltiĝis el 446 loĝantoj ĝis 206 en 2001, sed poste alveno de enmigrantaj familioj pro proksimeco al la provinca kaj regiona ĉefurbo plialtigis la loĝantaron ĝis nunaj 341.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, kaj la ermitejo, kaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Panoramo de Medrano kaj Montoj de Kameroj fone kaj la montaro Sierra de Moncalvillo dekstre.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Historia" en municipa retejo, konsultita la 23an de Septembro 2022.