Pradejón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pradejón
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26510
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 817  (2023) [+]
Loĝdenso 120 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 2° 4′ U (mapo)42.334444444444-2.0680555555556Koordinatoj: 42° 20′ N, 2° 4′ U (mapo) [+]
Alto 361 m [+]
Areo 31,76 km² (3 176 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pradejón (Provinco Rioĥo)
Pradejón (Provinco Rioĥo)
DEC
Pradejón
Pradejón
Situo de Pradejón
Pradejón (Hispanio)
Pradejón (Hispanio)
DEC
Pradejón
Pradejón
Situo de Pradejón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pradejón [+]
vdr

Pradejón [pradeĤON] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordorienta Komarko de Calahorra, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loknomo Pradejón estas etimologie komprenebla kiel HerbejetoPaŝtejeto. Ĝi famas pro produktado de ĉampinjonoj.

La municipa teritorio de Pradejón, en la nordoriento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la orografio de la Komarko de Calahorra. Norde la rivero Ebro kaj ĉefaj komunikvojoj proksime de Pradejón.
Murpentraĵo pri ĉampinjonoj.

Pradejón estas sur la valo de la rivero Ebro, norde de la komarko, en la limo de Rioĥo kun Navaro kaj sur fruktodona agrikultura valareo, kio ebligis historie prosperan legoman produktadon. Pradejón havas apartan bonkvalitan komunikadon ĉar ĝi estas inter la nacia ŝoseo N-232, paralela al la fluejo de la rivero Ebro kaj la aŭtovojo AP-68 kun Calahorra sudoriente, kaj Logronjo nordokcidente trans Ausejo kaj Agoncillo.

Limas norde kun Navaro, nome kun Lodosa, en Monte Alto (474 msm) kaj Sartaguda kiu separas ĝin el la rivero Ebro; sude kun Calahorra, Autol kaj Quel; oriente kun Murillo de Calahorra kaj la teritorioj de La Plana kaj Valroyuelo (ambaŭ de Calahorra); kaj okcidente kun la teritorioj de Piñuela, Los Horcajos, Campo Viejo kaj Noceleón (de El Villar de Arnedo kaj Arnedo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperis restaĵoj de prahistorio kaj de romia epoko. Fondita en la Mezepoko fare de kolonoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed male en Pradejón, kie oni altiĝis el 1 847 loĝantoj ĝis nunaj 4 000.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (vitejoj, migdalarboj, olivarboj kaj ĉefe fungoj). Ĉio estas sen irigacio spite la proksimecon de la rivero Ebro. Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la aparta turo de la preĝejo, Jakoba Vojo, vitgardejoj ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]