Malliberala demokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malliberala demokratio (aŭ elekta demokratio) estas regada sistemo, en kiu, kvankam balotoj ade okazas, civitanoj estas apartigitaj de scio pri la aktivaĵoj de tiuj kiuj reale plenumas la regpovon pro manko de civila libereco, tiel ĝi malhelpas malferman socion. Ĝi do estas ŝajna demokratio, diktaturo maskita kiel demokratio.

La regantoj de malliberala demokratio povas ignori aŭ preteriri konstituciajn limojn de sia povo. Ili ankaŭ emas ignori la volon de la malplimulto. Balotoj en malliberala demokratio estas ofte manipulitaj, estante uzataj por legitimi kaj plifirmigi la oficantaron prefere ol elekti la gvidantojn kaj politikojn de la lando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]