Horta (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horta
municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9900
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 331  (2021) [+]
Loĝdenso 83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 32′ N, 28° 38′ U (mapo)38.533333333333-28.633333333333Koordinatoj: 38° 32′ N, 28° 38′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 173 km² (17 300 ha) [+]
Horta (Acoroj)
Horta (Acoroj)
DEC
Horta
Horta
Lokigo de Acoroj en Portugalio
Situo de Horta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Horta (Azores) [+]
vdr

Horta (portugallingva prononco: [ˈpõtɐ ˌðɛɫˈɣaðɐ]) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Regiono Acoroj, Portugalio, kun ĉirkaŭ 68 809 loĝantoj (2011), nome en la Insulo Faial. Ĝi kunhavas ĉefurbecon kun Ponta Delgada kaj Angra do Heroísmo, estante la leĝofara ĉefurbo de Acoroj.

Horta, en la insulo Faial estas la leĝofara ĉefurbo de Acoroj.

La municipo estas subdividitaj en 13 freguesias, nome Angústias (Horta), Capelo, Castelo Branco, Cedros, Conceição (Horta), Feteira, Flamengos, Matriz (Horta), Pedro Miguel, Praia do Almoxarife, Praia do Norte, Ribeirinha kaj Salão.

En 1467, la flandra nobelo Josse van Huerter setliĝis en la insulo. Oni atribuas la loknomon Horta al adapto de Huerter al postugallingva vorto Horta kun signifo de fruktoĝardeno. Ĉiuokaze la loĝantaro estis de laboristoj devenaj el norda Portugalio. Ĉirkaŭ 1498, Horta plialtiĝis al stato de vila (simila al urbo) per dekreto de la reĝo Manuelo la 1-a. Venis pliaj kolonoj el Flandrio kaj Portugalio; la ekonomio prosperis pere de la komercado de tritiko kaj de maizo. En 1583 okazis atako de hispanoj kaj en 1589 kaj 1597 fare de britoj.

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj okazis nova prospero pere de la komerco de oranĝo, vino kaj de la trafiko de balenkaptistoj. Dum la 20-a jarcento venis teknikaj prosperoj kaj la urbo prosperis kiel haltejo, ripozejo kaj liverejo de veturantaj ŝipoj. Foje funkciis ankaŭ ankaŭ kiel batalejo.

Inter interesaĵoj menciindas la haveno kiel kunvenejo de maristoj, precize en la ikona kafejo de Peter, la historia centro kun la preĝejo, la botanika ĝardeno kaj la flughaveno.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Abdo, Joseph C. (2005). On the Edge of History. Lisbon, Portugal: Tenth Island Editions/Joseph C. Abdo Unipessoal, Lda. ISBN 972-99858-0-4.
  • Bento, Carlos Melo (2008), História dos Açores: Da descoberta a 1934 (in Portuguese), Ponta Delgada (Azores), Portugal: Câmara Municipal de Ponta Delgada

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]