Movado de la Flavveŝtuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manifestantoj en Rouen, 5-a de januaro 2019
Manifestaciantoj vestitaj per flavaj veŝtoj en Montauban, Okcitanio, 7-a de januaro 2023

La Movado de Flavveŝtuloj — nomita laŭ la altvideblecaj flavaj veŝtoj portataj de manifestaciantoj — estas nestrukturita kaj sporada protesta movado, kiu aperis en Francio en oktobro 2018. Ĉi tiu spontanea socia movado originis de la disvastigo — ĉefe en sociaj retoj — de alvokoj al manifestoj kontraŭ la kresko de la prezo de benzino rezultanta de la pliigo de la enlanda konsumimposto de energiproduktoj. La eventoj okazis ĉefe sabate.

Ekde la 17-a de novembro 2018, la protestoj estas organizitaj ĉirkaŭ kontraŭleĝaj blokadoj de vojoj kaj trafikcirkloj kaj manifestacioj ĉiun sabaton. Tiuj protestoj ĉefe mobilizas la loĝantojn de kamparaj kaj ĉirkaŭurbaj areoj, sed ankaŭ estas organizitaj en metropoloj, kie okazas pluraj perfortaj epizodoj, precipe sur la Avenuo de la Elizeaj Kampoj aŭ proksime.

Rapide, la postuloj de la movado plilarĝiĝis, precipe al la plibonigo de la vivnivelo de la popolaj kaj mezaj klasoj, la eksiĝo de la prezidanto de la Respubliko, Emmanuel Macron, la restarigo de la riĉegeca imposto kaj la starigo de la civitan-iniciatitaj referendumoj. Dum mitingoj, plej ofte nedeklaritaj, pluraj miloj da homoj estas vunditaj, kaj flanke de la manifestaciantoj kaj de la polico. Institucioj kiel UN kaj la Konsilio de Eŭropo, same kiel asocioj kiel ekzemple Amnestio Internacia, kritikis netaŭgan konduton en la bontenado de publika ordo kaj pridubis la uzon de armiloj kiel ekzemple defendopilka lanĉilo kaj malĉirkaŭigaj grenadoj.

Fronte al la grandeco de ĉi tiu movado, la registaro rezignis la pliiĝon de la enlanda konsumimposto de energiproduktoj. Emmanuel Macron tiam anoncis decidojn, aprobitajn de la leĝo pri ekonomiaj kaj sociaj krizaj rimedoj, poste lanĉis la Grandan Nacian Debaton, fine de kiu li anoncis precipe impostredukton por la mezaj klasoj kaj la retaksadon de malgrandaj pensioj. Sed ĉi tiu respondo ne ĉesigis la movadon: manifestacioj en la regionoj kaj en Parizo daŭris en diversaj formoj sabate.

La unua enŝloso de 2020 ligita al la Kovim-19-pandemio ĉesigis la agojn de la movado, kiuj nur sporade rekomenciĝis poste.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]