Dietrich Mateschitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dietrich Mateschitz
Persona informo
Naskonomo Dietrich Markwart Eberhart Mateschitz
Naskiĝo 20-an de majo 1944 (1944-05-20)
en Sankt Marein im Mürztal
Morto 22-an de oktobro 2022 (2022-10-22) (78-jaraĝa)
en Sankt Wolfgang im Salzkammergut
Lingvoj germana
Loĝloko Fuschl am See
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Ekonomik-Universitato de Vieno
Familio
Infano Mark Mateschitz
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Dietrich MATESCHITZ (naskiĝinta la 20-an de majo 1944 en Sankt Marein im Mürztal, mortinta la 22-an de oktobro 2022[1]) estis aŭstra entreprenisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post mezlernejfrekvento li studis ĉe la Universitato de Monda Komerco en Vieno. Li poste laboris kiel merkatigisto por diversaj firmaoj (kiel ekzemple Unilever, Jacobs kaj Blendax). Fina nememstara deĵoro lia estis merkatigdirektorado ĉe la firmao Blendax en Germanujo.

Dum komercaj vojaĝoj en Azio, li ekkonis la merkaton de energi- kaj stimulaj trinkaĵoj, kiu tiam apenaŭ estis konata en Azio, akiris la licencon por tia trinkaĵo en 1983, iĝis memstara kaj fondis Red Bull S.l.r. en Fuschl am See en 1984. Post trijara atendo ke la energitrinkaĵo estu aprobita laŭ nutraĵa leĝo, la recepto rafinita kaj merkatika koncepto disvolviĝis. La trinkaĵo estis lanĉita surmerkaten en 1987. Ekde tiam, la nealkoholaĵo fariĝis la monda merkata gvidanto en energiodonantaj trinkaĵoj. Red Bull estas la plej konata tutmonda marko de Aŭstrio.

En 2003, Dietrich Mateschitz transdonis daŭrajn operacirespondecojn al administraj direktoroj (la unua estis Flemming Sundø). Ekde tiam, li mem dediĉis sin al siaj personaj pasioj - inkluzive de rapidaj aŭtoj kaj aviadiloj: de la komenco, Red Bull fidis je sporta sponsorado kaj ankaŭ kaj ĉefe preferis atletojn el la plej aŭdacaj kaj aventursimilaj sportospecoj. Perfekte tio transportis bildon de la 'flugildonanta' enlatigita trinkaĵo.

Dietrich Mateschitz delonge konstruis amaskomunikilan, nemoveblan kaj sportan imperion: li sponsoris (interalie) la futbalajn klubojn RB Salzburg kaj RB Leipzig kaj estis la posedanto de la Formulo-1-teamo Red Bull Racing (en 2010 li igis Sebastian Vettel plej juna mondĉampiono); en Spielberg li revivigis tradician aŭtosportejon. En 2013 Felix Baumgartner saltis el la stratosfero. Influhava amaskomunikila imperio evoluigita de la privata televidstacio ServusTV nomiĝas Red Bull Media House GmbH kiu produktas film(et)ojn el la mondo de Red Bull i.a. sur la kampoj de sporto, kulturo, vivostilo.

Didi Mateschitz posedis insulon de Suda Maro, hotelojn kaj historiajn konstruaĵojn en Aŭstrio; li navedis inter sia vilao en la ŝika Nonntal-distrikto de Salzburg, la Haflinger-ĉevalejoj sur bieno en Zell am See. Dietrich Mateschitz havis filon de antaŭa rilato, Mark Mateschitz, kiun li preparadis por firmaa transpreno. Mateschitz ankaŭ engaĝiĝis karitate kaj mecenate.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Dietrich Mateschitz ist tot". Ĉe: orf.at, 22.10.2022