Euarchonta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭarĥontoj.

Euarchonta, eŭarkontojeŭarĥontoj (kun signifo «veraj prauloj») estas kladosuperordo de placentulaj mamuloj kiu enhavas kvar ordojn: nome Dermoptera, Scandentia, la formortintaj Plesiadapiformes kaj la Primatoj. La klado inkludas ankaŭ la formortintan bazan familion de Adapisoriculidae.[1]​ Estas aliaj filogenetikaj analizoj kiuj sugestas, ke Dermoptera kaj Scandentia formas apartan kladon, nome Sundatheria, frata de Primates.[2]

La termino aperis por la unua fojo en 1999, sed molekulaj pruvaroj sugestas, ke oni forigu Chiroptera de Archonta. Kaj kelkaj interpretoj metas Primates kaj Dermoptera en klado nomata Primatomorpha, frato de Scandentia.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Smith, Thierry; Bast, Eric; Sigé, Bernard (2010). «Euarchontan affinity of Paleocene Afro-European adapisoriculid mammals and their origin in the late Cretaceous Deccan Traps of India». Naturwissenschaften 97 (4): 417-22. PMID 20174778. doi:10.1007/s00114-010-0651-5.
  2. Maureen A. O'Leary, Jonathan I. Bloch, John J. Flynn, Timothy J. Gaudin, Andres Giallombardo, Norberto P. Giannini, Suzann L. Goldberg, Brian P. Kraatz, Zhe-Xi Luo, Jin Meng, Xijun Ni, Michael J. Novacek, Fernando A. Perini, Zachary S. Randall, Guillermo W. Rougier, Eric J. Sargis, Mary T. Silcox, Nancy B. Simmons, Michelle Spaulding, Paúl M. Velazco, Marcelo Weksler, John R. Wible, and Andrea L. Cirranello. «The Placental Mammal Ancestor and the Post–K-Pg Radiation of Placentals.» Science, 8 February 2013: 662-667.