Personecaj perturboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La psikoterapio, unu el la plej bonkvalitaj traktadoj por la perturboj de personeco.

La perturboj de personeco estas aro de perturboj kaj misordoj kiuj okazas en emociaj, afektaj, motivaj niveloj kaj de socia rilato.[1][2][3]

La perturboj de personeco estas inkluditaj kiel psikaj malsanoj de la Akso 2a en la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj de la Usona Asocio pri Psikiatrio, kaj en la fako de perturboj kaj de menso kaj de la konduto en la gvidlibro KIM de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). Personeco estas difinita psikologie kiel trajtoj kaj de menso kaj de konduto permanentaj kiuj distingas la homajn estaĵojn. Perturbo de personeco estas difinita kiel spertoj kaj kondutoj kiuj diferencas disde la sociaj normoj kaj atenditaĵoj. La personoj kiuj estas diagnozitaj je perturbo de la personeco povas suferi ŝanĝojn en la kogno, emocieco, interpersona funckiado aŭ en la impulsokontrolo. Ĝenerale, la perturbojn de personeco oni diagnozas al 40-60 % de la psikiatraj pacientoj, kaj tio estas la plej ofta psikiatra diagnozo.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj
  2. Berrios, G E (1993). «European views on personality disorders: a conceptual history». Comprehensive Psychiatry 34 (1): 14-30. PMID 8425387. doi:10.1016/0010-440X(93)90031-X.
  3. Millon, Theodore; Roger D. Davis (1996). Disorders of Personality: DSM-IV and Beyond. Novjorko: John Wiley & Sons, Inc. p. 226. ISBN 0-471-01186-X.
  4. Smelser, N. J., & Baltes, P. B. (2001). Personality Disorders. International encyclopedia of the social & behavioral sciences (pp. 11301-11308). Amsterdam: Elsevier. [1]