Ferreruela de Huerva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferreruela de Huerva
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44490
Demografio
Loĝantaro 71  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 1° 14′ U (mapo)41.0626412-1.2331083Koordinatoj: 41° 4′ N, 1° 14′ U (mapo) [+]
Alto 1 018 m [+]
Areo 20,439643 km² ( 204 3.9 643 ha) [+]
Ferreruela de Huerva (Provinco Teruelo)
Ferreruela de Huerva (Provinco Teruelo)
DEC
Ferreruela de Huerva
Ferreruela de Huerva
Situo de Ferreruela de Huerva
Ferreruela de Huerva (Hispanio)
Ferreruela de Huerva (Hispanio)
DEC
Ferreruela de Huerva
Ferreruela de Huerva
Situo de Ferreruela de Huerva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ferreruela de Huerva [+]
vdr

Ferreruela de Huerva [fereRŬEla deŬERba] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo. La loknomo Ferreruela estas etimologie komprenebla kiel Forĝejeto, dum Huerva aludas al la rivero Huerva.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 94 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj laŭ la ŝoseo A-23 norde de Navarrete del Río, Calamocha kaj de la akso de Calamocha al Teruelo kaj sude kaj tute apude de Lechón kaj Cucalón.

La urba kerno estas sur 1 015 msm, pro kio estas malvarma klimato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Ferreruela de Huerva kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 74.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado (kverkoj kaj pinoj) kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun svelta mudeĥara turo, ermitejo, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]