Regiona Konsilantaro de Defendo de Aragono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regiona Konsilantaro de Defendo de Aragono
6-a de oktobro 1936 – 10-a de aŭgusto 1937

historia lando • administra teritoria unuo
Geografio
La CRDA (ruĝa) kiel parto de la teritorio de la Hispana Respubliko (rozkolora), dum la Hispana Enlanda Milito
La CRDA (ruĝa) kiel parto de la teritorio de la Hispana Respubliko (rozkolora), dum la Hispana Enlanda Milito
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
anarkiista federacio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Regiona Konsilantaro de Defendo de Aragono, en hispana Consejo Regional de Defensa de Aragón (CRDA), nomita ankaŭ Consejo de Aragón (Konsilio de Aragono), estis aŭtonoma administracia ento ekzistanta de 1936 ĝis 1937 dum la Hispana Enlanda Milito ene de la teritorio de Aragono kontrolita de la Respubliko — unue legalizita de tiu kaj poste mallegalizita de tiu — en la kunteksto de la hispana revolucio de 1936 okazinta en la komenco de la milito. La sidejo estis en Caspe kaj la decido krei la Konsilantaron estis adoptita la 6an de Oktobro 1936 fare de Eksterordinara kunsido de aragonaj sindikatoj kaj kolonoj okazinta en Bujaraloz.

Ties kontrolo etendiĝis al la orienta duono de Aragono, la ekonomio apogis sin sur la kreado de kolektivaĵoj, kiuj helpis la produktivecon kaj la interŝanĝon inter ili kaj kun aliaj regionoj de la respublika teritorio; en multaj el ili oni funkciis laŭ la reĝimo de liberecana komunismo. Oni kontrolis la prezon de la produktoj kaj oni evitis inflacion. La Konsilio de Aragono estis la unua aŭtonoma registaro de Aragono el 1707, kaj iĝis preskaŭ ŝtato ene de la respublika ŝtato. Dekomence ĝi estis konstituita ĉefe per anarkiistoj de la Confederación Nacional del Trabajo kiuj fakte haltigis la avancon de la frankisma armeo kaj organizis la funkciadon de la nova reĝimo (Oktobro ĝis Decembro 1936) kaj kun reprezentado de aliaj kontraŭfaŝistaj fortoj de la Popola Fronto el Decembro 1936 ĝis ĝia dissolvo. Ĝia daŭro estis mallonga ĉar ĝi estis nuligita de la respublikaj aŭtoritatoj, laŭ la influo de komunistoj, en Aŭgusto 1937. En tiu mallongdaŭro funkciis ekonomiaj kaj socialaj reformoj progresemaj kaj revoluciaj, oni apogis la disvolvigon de la kolektivaĵoj kaj samtempe oni luktis kontraŭ la faŝista malamiko.

La CNT eldonis esperantlingvan broŝuron pri la Konsilio de Aragono cele al propagando eksterlanden. Tamen ĝi aperis kiam la Konsilio jam ne plu ekzistis.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alardo Prats, "Fronto k postfronto de Aragonio", Oficejo pri la Eksterlanda Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono, 1938. Elhispanigis Pario.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (en Esperanto)
    • Alardo Prats, "Fronto k postfronto de Aragonio", Oficejo pri la Eksterlanda Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono, 1938. Elhispanigis Pario.
    • Eduardo Vivancos: 50-a datreveno de la Hispana Revolucio. Prelego farita dum la SAT-kongreso okazinta en Sant Cugat del Valles (Barcelono) en julio 1986. Sennacieca Revuo, (1385-1386), 2020, pp. 5-11.
  • (en la franca)
    • Jérémie Berthuin. La CGT-SR et la révolution espagnole - De l’espoir à la désillusion (Juillet 1936-décembre 1937), Eld. CNT-RP
  • (en la kataluna)
    • Ferran Aisa. Una història de Barcelona (Ateneu Enciclopèdic Popular 1902-1999). Eldonejo Virus, 2000.
  • (en la hispana)
    • Alejandro Andreassi, Libertad también se escribe en minúscula,1996, ISBN 84-88711-23-9
    • Ignacio Iglesias, "Experiencias de la revolución española", 2003, Laertes.
    • Julián Casanova, "Anarquismo y revolución en la Sociedad Aragonesa Rural (1936-1938)", Siglo XXI, Madrid, 1985.
    • Casanova Ruiz, Julián (1981). El Consejo Regional de Defensa de Aragón y las colectividades agrarias durante la guerra civil española. Estudios de Historia de España: homenaje a Manuel Tuñón de Lara. ISBN 84-500-4520-7.
    • Martín Soriano, Agustín. Libertarios de Aragón. Editorial Doce Robles. ISBN 978-84-941586-6-7