La Puebla de Híjar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Puebla de Híjar
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44510
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 917  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 0° 27′ U (mapo)41.2132393-0.44562490000001Koordinatoj: 41° 13′ N, 0° 27′ U (mapo) [+]
Alto 216 m [+]
Areo 60,778261 km² ( 607 7.8 261 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Puebla de Híjar (Provinco Teruelo)
La Puebla de Híjar (Provinco Teruelo)
DEC
La Puebla de Híjar
La Puebla de Híjar
Situo de La Puebla de Híjar
La Puebla de Híjar (Hispanio)
La Puebla de Híjar (Hispanio)
DEC
La Puebla de Híjar
La Puebla de Híjar
Situo de La Puebla de Híjar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Puebla de Híjar [+]
vdr

La Puebla de Híjar [laPŬEbla deIĥar] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la nordorienta komarko Bajo Martín, kies administracia ĉefurbo estas Híjar, dum la kultura ĉefurbo estas Albalate del Arzobispo. La loknomo La Puebla de Híjar estas etimologia komprenebla kiel La Vilaĝo de Híjar alude al la komarka ĉefurbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 153 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 254 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas norde de Híjar. La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Martín. La altitudo gamas inter 343 m sude kaj 200 m norde, ĉe Acequia Alta.

La Puebla de Híjar estas atingebla laŭ la nacia ŝoseo N-232 el Azaila norde kaj al Híjar (sude). Krome Jatiel kaj Castelnou estas oriente. La urba kerno de La Puebla de Híjar estas formata de la "vilaĝo" kaj la "kvartalo de la stacio", kiu disvolviĝis je la alveno de la fervojo.

Nordokcidente: Azaila Norde: Azaila kaj La Zaida (Zaragoza) Nordoriente: Sástago (Zaragoza)
Okcidente: Almochuel (Zaragoza) kaj Híjar Oriente: Jatiel
Sudokcidente: Híjar Sude: Híjar Sudoriente: Samper de Calanda

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero de la zono fare de kristanoj estis farita de Ramon Berenger la 4-a.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Puebla de Híjar pro rura elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 909 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, la ermitejo, dunivela akvedukto, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]