Japana glavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa japana glavo

Dum miloj da jaroj de japana historio ekzistis kaj ekzistas diversformaj glavoj—tranĉi- aŭ pik-armiloj. Sed kiam oni ĝenerale parolas pri "japanaj glavoj", tiu ĉi esprimo indikas precipe la glavojn uzitajn de japanaj samurajoj.

En japana lingvo oni nomas japanan glavon kiel "Nihon tô" (日本刀 = japana glavo) aŭ simple "Katana" [katana] (刀 = glavo).

Laŭ la longeco oni povas klasifiki japanajn glavojn jene.

  • Katana (刀) (en malvasta signifo) (= Utigatana [uĉi-gatana] (打刀)),Tatitaĉi (太刀) -- pli ol ĉirkaŭ 60 cm.
  • Wakizasi ŭakizaŝi (脇差) -- malpli ol ĉirkaŭ 60 cm.
  • Tantô [tantō] (短刀) -- malpli ol ĉirkaŭ 30 cm.

Samurajoj ĝenerale portas Katana kun mallonga Wakizasi fiksante ilin sub sia obio t.e. talizono por kimono.

Japana glavo havas eĝon unutranĉan (ne ambaxutranĉan) klingon, kaj la klingo iomete kurbiĝas kontraŭ la tranĉa flanko.

Nun posedo de ĉi-specaj tranĉ- aŭ pik-armiloj kun longa klingo estas tre strikte limigitaj, kaj nunaj japanaj glavoj estas artaĵoj por kolektantoj.

Strukturo de japana glavo[redakti | redakti fonton]

Materialo de la klingo[redakti | redakti fonton]

Baza materialo por la klingo estas Tamahagane (玉鋼 = gema ŝtalo) -- tre altkvalita ŝtalo el fersablo.

Interna strukturo de la klingo[redakti | redakti fonton]

Kvankam malmoleco necesas por bona tranĉikapablo, ĝi dume kaŭzas rompiĝemon ĉe la eĝo. Tial ĉiuj glavo-metiistoj en la mondo klopodis por solvi tiujn ĉi kontraŭstarantajn postulojn—malmola kaj ne rompiĝema. Por solvi tiun ĉi problemon klingo de japanaj glavoj havas plurajn tavolojn tre malmolan kaj malpli malmolan (sed tenacan).

Estas diversaj internaj strukturoj de la klingo. Unu el la popularaj strukturoj estas nomata Kôbuse (甲伏) -- la dua de maldekstro en la bildo. Malmola ŝtalo, kiu entenas pli da karbono, kovras pli tenacan ironan kernon, kiu entenas malpli da karbono.

Pli altkvalitaj glavoj havas alian internan strukturon nomatan Sihôzume [ŝi-hō-dzume] (四方詰) -- la kvara de maldekstro en la bildo. Same kiel Kôbuse tiu ĉi strukturo havas tenecan kernon kaj malmolan eksteron, sed pli komplike tiun ĉi kernon ĉirkaŭas kvar ŝtalaj partoj el kvar direktoj.

Diferenco inter Utigatana kaj Tati[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Nihontou74.JPG
Utigatana (Katana)
Tati
Signaturo sur klinga radiko de Utigatana

Kvankam estas ne-oftaj esceptoj, la klara metodo distingi Utigatana kaj Tati estas certigi, sur kiu flanko de la klinga radiko troviĝas ties gravurita signaturo. (Tiu ĉi metodo tamen ne utilas por la komplete elfarita glavo, ĉar la klinga radiko estas kaŝita en la tenilo.) Supozu, ke vi tenas glavon en la mano kun la pinto antaŭen kaj kun la eĝo teren. Tiam, Utigatana havas la signaturon sur la maldekstra flanko, dum Tati sur la dekstra flanko.
Vidu detalon jene.

Utigatana (Katana)
Aperis ĉirkaŭ en la 15a jarcento.
Kiam oni parolas pri KatanaNihontô, ili ĝenerale signifas Utigatana. Efektive la vorto Utigatana estas malofte uzata eĉ inter japanoj.
En portado oni fiksas ĝin sub la talizono, kun ties eĝo supren. Kaj la signaturo estas gravurita sur la ekstera flanko de tiu ĉi portada pozicio.
Kiam oni ekspozicias ĝin en muzeoj kaj aliloke, oni metas ĝin kun ties eĝa flanko supren.
Tiu ĉi portada pozicio de Utigatana estas oportuna por tuja elingo ol tio de Tati por surĉevala batalo.
Tati
Aperis ĉirkaŭ en la 9a jarcento. Sed poste Utigatana fariĝis pli popularaj.
Tati estas desegnita origine por surĉevala batalo. Tial ĝi estas ĝenerale pli kurba kaj longa ol Utigatana por surtera batalo.
En portado oni pendas ĝin ĉe la talio per la ŝnuro ligita al la ingo, kun ties eĝo teren. Kaj la signaturo estas gravurita sur la ekstera flanko de tiu ĉi portada pozicio.
Kiam oni ekspozicias ĝin en muzeoj kaj aliloke, oni metas ĝin kun ties eĝo teren.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]