Torrevelilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrevelilla
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44641
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 169  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 0° 6′ U (mapo)40.901619-0.10830559999999Koordinatoj: 40° 54′ N, 0° 6′ U (mapo) [+]
Alto 611 m [+]
Areo 33,442469 km² ( 334 4.2 469 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrevelilla (Provinco Teruelo)
Torrevelilla (Provinco Teruelo)
DEC
Torrevelilla
Torrevelilla
Situo de Torrevelilla
Torrevelilla (Hispanio)
Torrevelilla (Hispanio)
DEC
Torrevelilla
Torrevelilla
Situo de Torrevelilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Torre de Vilella [+]
vdr

Torrevelilla [torebeLIlja], kaj en kataluna La Torre de Vilella, estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 147 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, 122 km de Zaragozo, regiona ĉefurbo, 19 km de Alcañiz kaj 14 de Calanda; sur 611 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas inter la riveroj Mezquín kaj Guadalope.

La municipa teritorio estas en la oriento de la komarko en kiu ĝi limas kun ses aliaj municipoj inter kiuj Calanda okcidente kaj Belmonte de San José oriente. Ĝi estas laŭ la regiona ŝoseo A-1409 inter Castelserás kaj La Codoñera norde kaj Belmonte de San José kaj La Cañada de Verich sude; el kiuj la du lastaj kaj Torrevelilla mem estas en la strio kie oni parolas la katalunan lingvon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj en 1611 la loko konstituiĝis kiel paroĥejo kaj en la paroĥaj arkivoj de la 17-a jarcento, nome la plej antikvaj konservataj, la nomo estis "Torre de Velilla" (Turo de). Aktuale Velilla plue estas ofta familinomo.

Poste Torrevelilla estis de la senjorlando de Castelserás, apartenanta al la Ordeno de Kalatravo de Alcañiz, heredantoj de la Templanoj kiam tiuj estis dissolvitaj. Karolo la 3-a havigis al Torrevelilla rajtigilon "Carta Puebla" kun kategorio de "Villa Real" (reĝa urbo). Torrevelilla atingis la municipan sendependecon meza de la 19-a jarcento, post konflikto kun La Codoñera pro limaferoj. Dum la Hispana Enlanda Milito Torrevelilla suferis bombardadon de ambaŭ flankoj, kiuj havis tranĉeojn en la proksimeco de la loĝloko.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Cañada de Verich kie oni malaltiĝis el 600 loĝantoj en la 1950-aj jaroj ĝis nunaj 180 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ olivoj, migdaloj), brutobredado kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]