Lledó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lledó
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44624
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 171  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 0° 17′ O (mapo)40.95604080.27758689999999Koordinatoj: 40° 57′ N, 0° 17′ O (mapo) [+]
Alto 458 m [+]
Areo 15,61413 km² (15 61. 413 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lledó (Provinco Teruelo)
Lledó (Provinco Teruelo)
DEC
Lledó
Lledó
Situo de Lledó
Lledó (Hispanio)
Lledó (Hispanio)
DEC
Lledó
Lledó
Situo de Lledó

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lledó d'Algars [+]
vdr

Lledó [ljeDO] (Lledó d'Algars en kataluna) estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 196 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 458 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko; ĝi komunikas laŭ la provinca ŝoseo TE-24 kun apuda Arens de Lledó norde, ambaŭ sur la limo kun la provinco Taragono; krome sudokcidente estas Cretas. La loko estas ĉe la Iberia Sistemo.

La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis multe. La kastelo, kun tiu de Arenys de Lledó, apartenis al la encomienda de Calaceite de la Ordeno de Kalatravo. En 1205, Rolando de Cambrils kaj Dalmacio de Canyelles ricevis de la Ordeno la kastelon de Calaceite, kun kiu oni inkludis la teritoriojn de Lledó kaj Arenys. Poste, en 1029, Martín Martínez, kiel superulo de Alcañiz, donis la teritorion al Pedro la 2-a, kaj tiu siavice al la episkopo de Tortosa, Gomabaldo de Santa Oliva, cele al reloĝado. Post jaroj, la trupoj de Jakobo Ram okupis kaj kaptis la lokon, kiu estis insurekciinta apogante la princon de Viana, en la lukto kiun tiu havis kontraŭ sia rivalo Joĥano la 2-a.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Lledó kie oni malaltiĝis el 632 loĝantoj en 1924 ĝis nunaj 172 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe vitejoj, kaj ankaŭ olivarboj kaj migdalarboj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la urba kerno mem kun interesa placo, urbodomo, la gotika preĝejo de la 14-a jarcento, la kastelo, kaj la ermitejo de Sankta Rozo. Krome estas naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]