Franz Anton Danreiter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Anton Danreiter
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1695 (1695-11-30)
en Salcburgo
Morto 17-an de februaro 1760 (1760-02-17) (64-jaraĝa)
en Salcburgo
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo arkitektoĝardenisto • desegnisto
vdr
bela bildo de Danreiter de la pilgrima kirko Maria Plain

Franz Anton DANREITER (baptita la 9-an de decembro 1695 en Salcburgo, mortinta samloke la 17-an de februaro 1760) estis aŭstra arĥitekto, kortega ĝardenisto kaj desegnisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Entreprenis li studvojaĝojn Dresdenon kaj Francujon. En 1728 nomumis lia princarkiepiskopa moŝto Leopold Anton von Firmian lin estro de la kortegaj ĝardenoj. Konataj estis liaj altkvalitaj kaj detalege elfaritaj verkoj pri multaj historiaj verdaj zonoj de Salcburgo kiuj poste gravadis por eventualaj rekonstruadoj. La aranĝo de la baroka ĝardenjuvelaĵo ĉirkaŭ Kastelo Mirabell laŭ nuna aspekto ŝuldiĝas kaj al Johann Bernhard Fischer von Erlach kaj al Danreiter. En la kadro de pluevoluigo de la parkflegado ĉefe helpatas la aĵoj de Danreiter, ofte eĉ en niaj tagoj.

Danreiter krome respondecis arkitektece pri alifaro de la ĝardenoj ĉe Kastelo Hellbrunn (i.a. de la Picea aleo/Fichtenallee), de Sebastiano-kriko kaj de la ĉevaltrinkigejo antaŭ Mirabell-kastelo respektive ĉe Kastelo Robinighof en la salcburga urbokvartalo Schallmoos. Liaj desegnaĵoj pri historiaj ĝardenoj de diversaj kuprogravuristoj el Aŭgsburgo prilaboritis kaj tiel konatiĝis en la tuta mondo.

Manskizoj liaj pri horizontalaj projekciaĵoj de ĝardenoj konserviĝas je Salzburg-muzeo en la Nova rezidejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]