Bohdan Jelínek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bohdan Jelínek
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1851 (1851-06-22)
en Choltice
Morto 19-an de majo 1874 (1874-05-19) (22-jaraĝa)
en Choltice
Etno ĉeĥoj vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bohdan JELÍNEK (naskiĝis la 21-an de junio 1851 - mortis la 19-an de majo 1874) estis ĉeĥa poeto.

Gimnazia kunlernanto de Alois Jirásek kaj amiko de Jaroslav Vrchlický, kiu post lia frua morto eldonis lian poezion. Li studis medicinon, sed pro tuberkulozo li rompis studadon kaj laboris kiel poŝtisto.

Lia poezio dissemita tra gazetaro atestas pri granda talento, kiun li ne povis disvolvi. Li verkis precipe lirikon, sed ankaŭ kelkajn epikajn poemojn kaj prozon. En siaj rakontoj uzis principon de rememoroj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.