Santed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santed
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50373
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 67  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 1° 30′ U (mapo)41.0327736-1.5068474Koordinatoj: 41° 2′ N, 1° 30′ U (mapo) [+]
Alto 1 100 m [+]
Areo 17,806003 km² ( 178 0.6 003 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santed (Provinco Zaragozo)
Santed (Provinco Zaragozo)
DEC
Santed
Santed
Situo de Santed
Santed (Hispanio)
Santed (Hispanio)
DEC
Santed
Santed
Situo de Santed

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santed [+]
vdr

Santed [sanTED] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo kaj kastelo.

Santed estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Daroka Kamparo inter tiu de Val de San Martín oriente kaj tiu de Used okcidente.

Ĝi estas en la deklivaroj de la Iberia Sistemo sur la valo de la rivero Huerva.

La loĝloko Santed mem estas je 73 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 922 msm.

Ĝi estas tute inter Val de San Martín nordoriente kaj la natura rezervejo de la Lageto de Gallocanta sude, kiu estas parte ene de la municipa teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Santed kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 64 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la restaĵoj de la kastelo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la Lageto de Gallocanta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]