Adidas Al Rihla (pilko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri oficiala pilko de Futbala Mondpokalo 2022. Por oficiala pilko de Futbala Mondpokalo 2014 rigardu la paĝon Adidas Brazuca. Por firmao "adidas" legu la artikolon Adidas.
Foto de granda versio de la pilko Al Rihla

Al Rihla (arabe الْرِّحْلَة "Vojaĝo") estas piedpilko produktita de la firmao Adidas. Ĝi estas la oficiala pilko de la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro.[1][2][3][4][5] La pilko enhavas pendigitan inerci-mezurilon en la aerujo, kiu provizas la videohelpan arbitracion (VAR) per tujaj, tre detalaj datumoj pri movado de la pilko.

La nomo[redakti | redakti fonton]

Manskribita kopio de la ĉefverko de Ibn Batuta el 1484, konata kiel ar-Rihla.

Araba vorto Al-Rihla (الْرِّحْلَة ar-riḥla, "Vojaĝo") estis elektita kiel la nomo de la pilko. Rihla estas ankaŭ tradicia ĝenro de araba literaturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Adidas prezentis Al Rihla la 30-an de marto 2022.[6][7] En Kataro la prezentantoj estis iamaj mondaj ĉampionoj Kaka el Brazilo kaj Iker Casillas el Hispanio, kaj ankaŭ Farah Jefri el Saud-Arabio kaj Nouf Al-Anzi el Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.[8][9]

Tio estas la unua futbala pilko, produktita per ekologiaj farbo kaj gluo.[10]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Surfaco[redakti | redakti fonton]

La membrano de Al Rihla konsistas el dudek senkudraj poliuretanaj termovelditaj paneloj.[10][11] Ĝia surfaco "Speedshell" estas bosita per makro- kaj mikroornamaĵoj, plibonigantaj la stabilecon de la pilko dum flugo kaj ties deklinemon[2][12]. Franziska Loffelmann, dezajnodirektoro ĉe Adidas, priskribas Al Rihla kiel "la plej rapidan kaj plej precizan FIFA-pilkon nuntempe"[5].

Movsensilo[redakti | redakti fonton]

En la pilkon estas enmuntita "teĥnologio de konektita pilko", suspensio ene de la aerujo kun inerci-mezurilo en la centro, por provizi la arbitraciistan videohelpilon (VAR) per kiel eble plej precizaj datumoj pri movado de la pilko post nur kelkaj sekundoj[13][14]. Tiu teĥnologio estis ellaborita kune kun FIFA kaj Kinexon en Munkeno[13][14] .

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Laŭ FIFA, la aspekto de la pilko estas inspirita de la Kataraj kulturo, arkitekturo, boatoj kaj flago[12].

Produktado[redakti | redakti fonton]

La pilkoj estas produktitaj en Ĉinio kaj Sialkot en Pakistano.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Sur la versio "Pro" de la pilko videblas la teksto "Futbalo estas ..." en ses lingvoj: la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj Esperanto. En Esperanto estas skribite meze "FUTBALO ESTAS", kaj ĉirkaŭe "kolektiva - respondeco - pasio - respekto - teamlaboro - honesteco".[15][16]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. سريعة و"ذكية".. ما لا تعرفه عن كرة مونديال 2022! (arabe) (2022-11-20). Alirita 2022-11-20.
  2. 2,0 2,1 Men’s World Cup Soccer Ball, the Al Rihla, Has the Aerodynamics of a Champion (angle). Alirita 2022-11-20.
  3. Pyzdrowski. How does the 2022 World Cup ball stack up with previous editions? Reviewing 'Al Rihla' (angle). Alirita 2022-11-20.
  4. Qatar World Cup: Al Rihla, a football inspired by the architecture, boats, and flag of Qatar (angle). Alirita 2022-11-20.
  5. 5,0 5,1 Al Rihla by adidas revealed as FIFA World Cup Qatar 2022™ Official Match Ball (angle). Alirita 2022-11-20.[rompita ligilo]
  6. Pyzdrowski. How does the 2022 World Cup ball stack up with previous editions? Reviewing 'Al Rihla' (angle). Alirita 2022-11-20.
  7. "الرحلة" .. تعرف على الكرة الرسمية لبطولة كأس العالم 2022 في قطر | Goal.com (arabe). Alirita 2022-11-20.
  8. Kaka and Iker Casillas unveil 'Al Rihla' match ball for Qatar World Cup 2022 (angle) (2022-03-31). Alirita 2022-11-20.
  9. السعودية «فرح جفري» تدشن كرة المونديال الرسمية مع أساطير اللعبة (arabe). Alirita 2022-11-20.
  10. 10,0 10,1 سريعة و"ذكية".. ما لا تعرفه عن كرة مونديال 2022! (arabe) (2022-11-20). Alirita 2022-11-20.
  11. Men’s World Cup Soccer Ball, the Al Rihla, Has the Aerodynamics of a Champion (angle). Alirita 2022-11-20.
  12. 12,0 12,1 Al Rihla by adidas revealed as FIFA World Cup Qatar 2022™ Official Match Ball (angle). Alirita 2022-11-20.[rompita ligilo]
  13. 13,0 13,1 adidas reveals the first FIFA World Cup™ official match ball featuring connected ball technology (angle) (2022-07-01). Alirita 2022-11-21.
  14. 14,0 14,1 Yao; Dixon Gareth (2022-11-02). IP grandstanding at the 2022 soccer World Cup (en-au). Alirita 2022-11-21.
  15. adidas Al Rihla Pro Ball La skribo klare videblas en la dua foto (angle).
  16. La oficiala pilko de la nuna futbala mondpokalo havas Esperantan tekston. Publikaĵo ĉe Reddit, en la komunumo r/Esperanto (2022-11-23). Alirita 2022-11-23.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adidas Al Rihla en la rusa Vikipedio.