Izopodoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malglata kela izopodo

Izopodoj (Isopoda) estas ordo de krustacoj, el la subklaso de malakostrakoj, ili estas dorsoventre plataj. Tiu ĉi ordo inkludas oniskojn.

Izopodoj vivas en la maro, en dolĉa akvo aŭ surtere. Ĉiuj havas rigidan, segmentitan eksteran skeleton, du parojn de antenoj, sep parojn de artikitaj membroj sur la torako kaj kvin parojn de branĉaj alpendaĵoj sur la abdomeno, kiuj estas uzitaj en spirado. Inoj kovas siajn idojn en saketo sub sia torako. Ili grandas de 0,3 mm ĝis ĉ. 50 cm.

Izopodoj havas diversajn manĝ-metodojn: kelkaj manĝas mortan aŭ kadukan planton kaj bestan materialon, aliaj manĝas paŝtante aŭ akvo-filtrante, kelkaj estas predantoj, kaj kelkaj estas internaj aŭ eksteraj parazitoj, plejparte de fiŝoj. Akvaj specioj plejparte vivas sur la marfundo aŭ fundo de dolĉakvaj korpoj de akvo, sed kelkaj taksonoj povas naĝi por mallonga distanco. Teraj formoj moviĝas ĉirkaŭe rampante kaj ŝatas malvarmetajn, humidajn lokojn. Kelkaj surteraj specioj povas ruliĝi sin en pilkoformon, kiel defenda mekanismo aŭ por konservi humidon.