La niña de tus ojos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La niña de tus ojos
filmo
Originala titolo La niña de tus ojos
Originala lingvo rusa lingvo • germana lingvo • hispana lingvo
Kina aperdato 1998
Ĝenro filma dramo, komedia filmo, amafera filmo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Fernando Trueba
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez • Eduardo Campoy • Cristina Huete
Scenaro Rafael Azcona • David Trueba
Filmita en Ĉeĥio
Loko de rakonto Berlino
Muziko de Antoine Duhamel
Rolantoj Penélope Cruz • Jorge Sanz • Rosa Maria Sardà • Antonio Resines • Santiago Segura • Götz Otto • Hanna Schygulla • Loles León • Neus Asensi • Miroslav Táborský • Johannes Silberschneider • Karel Dobrý • María Barranco • Juan Luis Galiardo • Jan Přeučil • Bořivoj Navrátil • Oto Ševčík • Martin Faltýn • Jiří Knot • Rudolf Bok • Robert Fischer • Jesús Bonilla • Heinz Rilling • Petr Drozda
Produktinta firmao Lolafilms 
Fernando Trueba P. C. 
Creativos Asociados de Radio y Televisión
IMDb
vdr

La niña de tus ojos estas hispana komedia filmo de 1998 de la reĝisoro Fernando Trueba. Ĝi ricevis 18 nomumojn al premioj Goya kaj sep tiajn premiojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Grupo de hispanaj kinistoj estis invitita al Germanio dum la epoko de naziismo por filmi duoblan version, kaj germanan kaj hispanan, de muzika dramo de andaluza etoso samnome La niña de tus ojos, en la studioj de la UFA en Berlino. Feliĉaj ĉar ili foriris el la milito, la grupo, estrita de reĝisoro Blas Fontiveros, ekfilmis en Berlino. Ili tuj malkovris, ke la gastigemo de la germana ministro pri propagando Joseph Goebbels rilatis multe kun la ĉarmo de la juna aktorino Macarena Granada, kaj ke la nuraj figurantoj kun aspekto stereotipe andaluza kiuj estas troveblaj en Germanio estas judoj kaj ciganoj el koncentrejo. La historio estas inspirita en tio kio okazis al la reĝisoro Florián Rey kaj al la kinstelulino Imperio Argentina en Germanio por fari la filmon Carmen la de Triana.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roloj[redakti | redakti fonton]