Amanece, que no es poco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amanece, que no es poco
filmo
Originala titolo Amanece, que no es poco
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1989
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) José Luis Cuerda
Scenaro José Luis Cuerda
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de José Nieto
Rolantoj Antonio Resines • Manuel Alexandre • Luis Ciges • Aurora Bautista • César García • Chus Lampreave • Francisco García • José Martínez • José Sazatornil • Miguel Ángel González • Ovidi Montllor • Tiko • Tito Valverde • Miguel Rellán • Gabino Diego • Cassen • Rosalía Dans • Violeta Cela • Enrique San Francisco • Rafael Alonso • Pastora Vega • Queta Claver • María Isbert • Fedra Lorente • Carmen de Lirio • Arturo Bonín
IMDb
vdr

Amanece, que no es poco (Mateniĝas, kio ne estas malmulto) estas hispana filmo reĝisorita kaj verkita de José Luis Cuerda, premierita en Januaro 1989.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Temas pri ĥorusa filmo de absurda humuro, kun superrealisma scenaro plena de situacioj de delira humuro en vilaĝo de la Sierra de Albacete. Juna inĝeniero (Antonio Resines) kiu laboras en la Universitato de Oklahomo revenas al Hispanio por sabatjaro. Kun sia patro, li alvenas per kromĉarhava motorciklo al fora montara vilaĝo kiu aspektas senhoma, sed fakte la lokanoj estas mese, kiel ĉiutage. Ili gastas ĉe domo kie la rolulo de la hontema filino estas ludata de aktorino evidente pli maljuna ol tiu de la patrino. Aliaj vizitantoj estas grupo de usonaj studentoj kies gvidanto (Gabino Diego) parolas per amuza usonaĉa akĉento. Anstataŭ vera intrigo okazas simple parado de la plej bizaraj roluloj. En la fruktoĝardeno de kamparanino anstataŭ planto ekĝermas viro. Pesimisto dediĉas sin al ĉiutaga memmortigo, sed malsukcese. Virinoj organizas balotojn por la vilaĝaj stereotipoj: klaĉistino, ĉiesulino ktp. Fakte la ĉiesulinoj estas la edzinoj de la policanoj. La trinkejanoj deziras la amantinon de la urbestro. Ebriulo duobliĝas. Najbaruloj invadas la vilaĝon, kaj la instruisto protestas antaŭ siaj lernantoj ktp.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roloj[redakti | redakti fonton]

Aktoro Rolo
José Sazatornil (Saza) Policestro Gutiérrez
Antonio Resines Teodoro
Luis Ciges Patro de Teodoro
Casto Sendra (Cassen) Pastro
Aurora Bautista Pádington, edzino de Bruno
Enrique San Francisco Cascales
Pastora Vega Kamparanino
Chus Lampreave Srino. Catalina Álvarez
Manuel Alexandre Paquito, patro de la pastro kaj levitaciulo
María Isbert Adelaida
Miguel Rellán Carmelo
Guillermo Montesinos Memmortigulo
Rafael Alonso Urbestro
Antonio Gamero Feriisto
Gabino Diego Gvidanto de usona studentaro
Ovidi Montllor Pascual
Carmen de Lirio Doña Rocío
Queta Claver Doña Remedios
Fedra Lorente Susan
Violeta Cela Mercedes
Tito Valverde Intelektula kamparano
Ferran Rañé Mariano
Arturo Bonín Bruno
Paco Hernández Don Roberto, instruisto
Samuel Claxton Nge Ndomo, nigrula kapropaŝtisto kiu faras bildojn

Bibliografio[redakti | redakti fonton]