Valdejalón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de la komarko Valdejalón en la centr-okcidento de la provinco Zaragozo en centro de Aragono.

Valdejalón [baldeĥaLON] estas komarko de komunumo Aragono, en Hispanio, en la centr-okcidento de la Provinco Zaragozo. Ĝi lokiĝas en la Ebra baseno kaj ĝia ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina. La loknomo Valdejalón estas etimologie komprenebla kiel Valo de la rivero Jalón.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipoj en Valdejalón.

La komarko ampleksas jenajn 17 municipojn:

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi limas norde kun la komarkoj Ribera Alta del Ebro kaj Campo de Borja, okcidente kun Aranda, sudokcidente kun la Comunidad de Calatayud, sudoriente kun Campo de Cariñena kaj oriente kun la Centra Komarko.

La ekonomio baziĝas sur la industrio de transformado de agrikulturo de La Almunia kaj, en Épila, sur la helpindustrioj de la fabriko de Opel de Figueruelas. En agrikulturo, elstaras la kultivo de la cerealoj kaj vitejoj en la valo de la rivero Jalón. Krome estas en la komarko la altlernejo Escuela Universitaria Politécnica de La Almunia, en kiu studas pli ol mil lernantoj.

El la kultura heredaĵo menciendas multaj monumentoj de mudeĥara stilo, ĉefe sonorilturoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]