Komunumo (Ĉinio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komunumo, urbo-komunumo (en ĉina: 社区, en pinhino: Shèqū, laŭvorte: socia distrikto) estas malgranda urbo aŭ parto de urbo kiu estas formata ĉefe de loĝejoj; tio ekskludas zonojn en kiuj estas komercaj entreprenoj, industriaj kaj negocaj instalaĵoj ktp. La esprimo komunumo deriviĝas de la latino, kaj estas uzita por aludi al komunaj rilatoj kaj havaĵoj.

La ĉinaj komunumoj helpas al la komercaj kaj industriaj zonoj pere de alporto de konsumantoj kaj laboristoj; tiu fenomeno okazas probable pro la fakto ke kelkaj loĝantoj preferas ne loĝi en zono ĉu urba ĉu industria, sed plej bone en ĉeurba aŭ rura medio, trankvila kaj libera el poluado. Pro tiu tialo, ili estas nomataj ankaŭ dormurboj aŭ ĉeurbaj loĝlokoj. Ekzemplo de komunumo estas malgranda vilaĝo aŭ urbo situa je kelkaj kilometroj for de granda urbo, granda vilaĝo aŭ urbo proksima al komerca zono.

En la Ĉina Popola Respubliko, komunumo (社区), nomita ankaŭ malgranda distrikto (小区, pinjino: xiǎoqū) kvartalo (居民区, pinjino: jūmínqū) aŭ loĝeja areo (居住 区, pinjino: jūzhùqū), esta precipe loĝeja zono en kiu vendejoj estas nur por bazaj bezonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]