Statuo de Unueco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Unueco
guĝarate સ્ટેચ્યુ ઓફ યુનિટી, hindie एकता की मूर्ति
angle Statue of Unity
statuo [+]

Lando Barato
ŜtatoGuĝarato
Koordinatoj21° 50′ 17″ N, 73° 43′ 9″ O (mapo)21.83873.7191Koordinatoj: 21° 50′ 17″ N, 73° 43′ 9″ O (mapo)

Alteco182 metroj (597 futoj)

Estiĝo31-a de oktobro 2018

Publikoalirebla por la publiko

PortretanteVallabhbhai Patel

Statuo de Unueco (Guĝarato)
Statuo de Unueco (Guĝarato)
DEC
Lokigo de Guĝarato en Barato
Situo en ŝtato Guĝarato de Barato.

Statuo de Unueco (Barato)
Statuo de Unueco (Barato)
DEC
Situo en Barato.

Map
Statuo de Unueco

Vikimedia Komunejo:  Statue of Unity [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Statuo de Unueco estas la plej alta statuo de la mondo, kun alteco de 182 metroj (597 futoj),[1] kaj troviĝas proksime al Kevadio en la ŝtato Guĝaratio, Barato. Ĝi portretas la baratan ŝtatiston kaj sendependecan aktivulon Vallabhbhai Patel (1875–1950), kiu estis la unua vic-ĉefministro, ministro pri enlandaj aferoj de sendependa Barato, kaj sekvanto de Mahatma Gandi. Patel iĝis tre respektinda en sia lando, ekde li sukcesis unuigi la 562 princajn ŝtatojn de Hindio por ke ili formu la Union de Barato. La statuo troviĝas en Guĝaratio apud la Narmada Rivero en la Kevadia kolonio, rigarde al la digo Sardar-Sarovar, 100 kilometrojn (62 mejlojn) sudoriente de la urbo Vadodaro.[2]

La projekto estis unue anoncita en 2010 kaj la konstruado ekis en oktobro 2013 fare de la barata firmao Larsen & Toubro, kun totala konstrua kosto de 27 miliardoj ₹ (422 milionoj US$).[3] Ĝi estis dezajnita de barata skulptisto Ramas V. Sutar kaj estis inaŭgurita de la Ĉefministro de Barato, Narendra Modi, la 31-an de oktobro 2018, okaze de la 143-a naskiĝdatreveno de Patel.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Narendra Modi anoncis la projekton la 7-an de oktobro 2013 okaze de la komenco de sia deka jaro kiel la ĉefministro de Guĝaratio.[5]

Societo nome Sardar Vallabhbhai Patel Rashtriya Ekta Fido (SVPRET) estis formita sub la gvido de la ĉefministro de Guĝaratio, por efektivigi la projekton.[5][6]

La laboroj por la Statuo de la Unueca Movado ekis en 2013 por kolekti la necesan feron por la statuo: oni petis al kultivistoj donaci iliajn uzitajn farmantajn ilojn.[5][7] En 2016, oni jam kolektadis kvanton de 135 metraj tunoj da fero; 109 tunoj estis uzitaj por fandi la fundamenton de la statuo.[8] Maratono titole Run for Unity («Kuru por la Unueco») startiĝis la 5-an de decembro 2013 en Surat kaj Vadodara por subteni la projekton.[9]

Dezajno kaj konstruo[redakti | redakti fonton]

Valabbai Patel estis unu el la plej eminentaj gvidantoj de la barata sendependeca movado kaj kapablis unuigi 562 princajn ŝtatojn en la modernajn politikajn limojn de Barato.[10]

Dezajno[redakti | redakti fonton]

La Statuo de Unueco estas vastigita versio de ĉi tiu statuo en la internacia flughaveno de Amedabado.

Post ke ili studu la statuojn de Patel tra la lando, teamo de historiistoj, artistoj kaj universitatanoj elektis desegnon submetitan far la barata skulptisto Ramas V. Sutar.[11] La Statuo de Unueco estas pli granda versio de la statuo de la gvidanto, vizitebla en la internacia flughaveno de Amedabado. Komentante pri la desegno, la filo de Ramas Sutar — Anil Sutar — klarigis, ke «la esprimo, pozicio kaj pozo pravigas la dignon, konfidon, fortan volon tiel kiel bonkorecon kiun lia personeco manifestas. La kapo rigardas supren, ŝalo forĵetita de ŝultroj kaj manoj troviĝas flanke, kvazaŭ li estas preta marŝi». Unue, tri modeloj de la desegno estis kreitaj, dimensie 3 futojn (0,91 metrojn), 18 futojn (5,5 metrojn) kaj 30 futojn (9,1 metrojn), respektive. Kiam la dezajno de la plej granda modelo estis aprobita, oni produktis detalan 3D-skanon, kiu formis la bazon por la bronza tegaĵo fandita en fandejo en Ĉinio.[8][12]

La kruroj de Patel, kovritaj per dhoti, kaj la uzo de sandaloj kiel piedvestoj igis la desegnon pli maldikan ĉe la bazo ol ĉe la supro, tiel difektante la statuan stabilecon. La problemo solviĝis konservante la ration bazo/alteco de 16:19 anstataŭ la kutima 8:14 ratio de aliaj altaj konstruaĵoj.[8] La statuo estis konstruita por elteni ventojn ĝis 180 kilometroj (110 mejloj) por horo, kaj tertremoj ĝis 6,5 de la Riĥtera skalo ĉe profundo de 10 km kaj ene de radiuso de 12 km de la statuo.[8][13] Al tio ĉi helpis la uzo de du 250-tunaj agordata-amasaj dampiloj, tiel certigante maksimuman stabilecon.[14][15]

La strukturo altas 240 metrojn (790 futojn), kun bazo de 58 metroj (190 futojn) kaj statuo de 182 metroj (597 futoj).[13] La alteco de 182 metroj estis specife elektita por egali la nombron de seĝoj ĉe la guĝarata leĝdona asembleo.[5][8]

Financado[redakti | redakti fonton]

La Statuo de Unueco estis konstruita laŭ modelo de publika-privata partnereco, kun plejparto de la mono venanta de la registaro de Guĝarato. La guĝarata ŝtata registaro asignis 500 krorojn ₹ (kiuj korespondas al 641 kroroj ₹ aŭ al 80 milionoj de US$ en 2020) por la projekto en sia buĝeto de 2012 al 2015.[16][17] En la unia buĝeto de 2014-15, 200 kroroj ₹ (272 kroroj ₹, aŭ 34 mln. US$ en 2020) estis asignitaj por la konstruo de la statuo.[18][19][20] Al la fonduso eĉ kontribuis la entreprenoj de publikaj sektoroj laŭ la skemo de socia respondeco de la kompanioj.[21]

Konstruo[redakti | redakti fonton]

Statuo de Unueco dum konstruo en aŭgusto 2016.
La statuo dum konstruo en januaro 2018.

Konsorcio inkluzivante Turner Construction, Michael Graves & Associates, kaj la grupon Meinhardt superrigardis la projekton. Tio kompletiĝis post 57 monatoj: necesis 15 monatoj por la planado, 40 monatoj por la konstruo, kaj 2 monatoj por la fina liverado fare de la konsorcio.[22] La totala kosto de la projekto estis taksita, fare de la registaro, kiel proksimume 2 063 kroroj ₹ (ekvivalenta al 28 miliardoj ₹ aŭ 350 milionoj de usonaj dolaroj en 2020).[16] La ofertoj por la kontraktoj de la unua fazo komencis en oktobro 2013 kaj estis fermitaj en novembro 2013.[23]

Narendra Modi, tiam ĉefministro de Guĝarato, metis surteren la fundamentan ŝtonon de la statuo la 31-an de oktobro 2013, okaze de la 138-a datreveno de la naskiĝo de Patel.[24][25]

Barata firmao pri infrastrukturoj, nome Larsen & Toubro, gajnis la kontrakton la 27-an oktobro 2014 dank'al al sia malalta ofera kosto de 2 989 kroroj ₹ (41 miliardoj ₹, aŭ 510 usonaj dolaroj de 2020) por la dezajno, konstruo kaj daŭrigado de la statuo.[26][27] L&T komencis la konstruon la 31-an de oktobro 2014. Dum la unua fazo de la projekto, 1 347 kroroj ₹ estis elspezitaj por la ĉefa statuo, 235 krorojn ₹ por la ekspozicia halo kaj kongresa centro, 83 krorojn ₹ por la ponto konektanta la monumenton al la metropolo, kaj 657 krorojn ₹ por la daŭrigado de la strukturo por tempodaŭro de 15 jaroj post ties kompletiĝo.[26][27] La monteto Sadhu Veta estis platigita de 70 metroj al 55 metroj de alteco por ekkonstrui la fundamenton de la statuo.[8]

L&T uzis pli ol 3 000 laboristojn kaj 250 inĝenierojn dum la konstruado de la statuo. La kerno de la statuo uzis 210 000 kubajn metrojn (7 400 000 kubajn futojn) de cemento kaj betono, 6 500 tunojn de struktura ŝtalo, kaj 18 500 tunoj de plifortikigita ŝtalo. La ekstera fasado konsistas el 1 700 tunoj de bronzaj platoj, kaj el 1 850 tunoj de bronza tegaĵo, kiu konsistis el 565 grandaj kaj 6000 malgrandaj paneloj. La bronzaj paneloj estis fanditaj fare de Jiangxi Tongqing Metal Handicrafts Co. Ltd (la fandejo TQ Arto) en Ĉinio, ĉar Barato ne havis sufiĉe grandajn fandejojn.[8][28][29] La bronzaj paneloj estis transportitaj trans la oceano kaj poste surŝosee ĝis laborejo proksime al la konstrua ejo kie fine ili estis kunmetitaj.[8]

Anoj de la loka tribo Tadvi oponis la landan akiron por la konstruado de turismaj infrastrukturoj ĉirkaŭ la statuo.[30] Proksimume 300 aktivuloj estis arestitaj antaŭ ol la inaŭguro de la statuo.[31] Vilaĝanoj de Kevadia, Kothi, Waghodia, Limbdi, Navagam kaj Gora eĉ oponis la konstruon de la statuo kaj postulis la restituon de la landaj rajtoj por pli ol 375 hektaroj (927 akreoj) de lando, akiritaj antaŭe por la digo kaj poste ankaŭ por la formado de la nova sub-distrikto de Garudeŝvar. Ili ankaŭ kontraŭis la formadon de la tiel-nomata aŭtoritato por la evoluado de la kevadia areo (angle Kevadia Area Development Authority; mallonge KADA) kaj la konstruon de la garudeŝvara diga projekto kun altvojo. La registaro de Guĝarato akceptis plejparton de iliaj postuloj.[32]

La konstruo de la monumento kompletiĝis en mez-oktobro 2018, kaj la inaŭgura ceremonio okazis la 31-an de oktobro 2018 (143-a naskiĝtaga datreveno de Valabbai Patel), kun la ĉeesto de la ĉefministro Narendra Modi.[33][34] La statuo estis priskribita kiel tributo al barataj inĝenieraj kapabloj.[35]

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefministro Narendra Modi en la muzeo ene de la komplekso.
Komparo de kelkaj el la plej grandaj statuoj en la mondo, de maldekstre dekstren: la statuo de Unueco (182 m de piedestalo, 2018), la Budho de la Templo de la Fonto (128 m de piedestalo, 2008), la statuo de Libereco (46 m, 1886), la statuo de la Patrujo (85 m, 1967), la statuo de Kristo savinto (30 m, 1931) kaj Davido de Mikelanĝelo (4,3 m, 1504).

La Statuo de Unueco estas la plej alta statuo de la mondo, kun siaj 182 metroj (597 futoj) de alteco. Ĝi altiĝas 54 metrojn (177 futojn), tiel superante la antaŭan rekordan posedanton: la budhan statuon de la Printempa Templo en la provinco Henano de Ĉinio.[36] La antaŭa plej alta statuo en Barato estis la 41-metra (135-futa) statuo de la Dio Hanumano ĉe la templo Paritala Anĝaneja, proksime al Viĝajavado en la ŝtato Andra-Pradeŝo. Oni povas vidi ene de radiuso de 7 km (4,3 futoj).[8]

La monumento estas konstruita sur rivera insulo nome Sadhu Veto, 3,2 km (2,0 mejlojn) for de, kaj ale al, la akvoj de la digo de Narmado.[13] La statuo kaj ties medio okupas pli ol 2 hektarojn (4,9 akreojn),[37] kaj estas ĉirkaŭita de 12-km (7,5-mejlojn) longa artefarita lago, formita de la garudeŝvara vejro, laŭflue sur la rivero Narmado.[8][38]

La statuo estas disigita en kvin zonoj, de kiuj nur tri estas alirebla por la publiko. La unua zono ekas ĉe la statua bazo kaj finiĝas je la nivelo de la tibioj de Patel: ĝi havas tri nivelojn kaj inkluzivas la ekspozician areon, interetaĝon kaj tegmenton. La unua zono eĉ enhavas monumentan ĝardenon kaj muzeon. La dua zona atingas la femurojn de Patel, dum la tria etendas ĝis la spektada galerio je la alto de 153 metroj. La kvara zono estas la daŭrigada areo, dum la kvina zono konsistas el la kapo kaj la ŝultroj de la statuo.[8][39]

La muzeo en la unua zono katalogas la vivon de Sardar Patel kaj liaj kontribuaĵoj. Apuda aŭdio-vida galerio provizas 15-minutan enkondukon pri Patel kaj ankaŭ priskribas la triban kulturon de la ŝtato.[8] La bitumaj turoj kiu formas la krurojn de la statuo enhavas po du liftojn. Ĉiu lifto povas porti po 26 homojn samtempe al la spektada galerio en nur 30 sekundoj. La galerio troviĝas ĉe alto de 153 metroj (502 futoj) kaj povas gastigi ĝis 200 homojn.[40][41]

Turismo[redakti | redakti fonton]

Pli ol 128 mil turistoj vizitis la statuon en la 11 tagoj post ties inaŭguro al la publiko, kiu okazis la 1-an novembro 2018.[42] La ĉiutaga nombro de turistoj ĉe la Statuo de Unueco dum novembro 2019 atingis 15 036, pli ol la Statuo de Libereco (kiu allogas ĉirkaŭ 10 000 ĉiutagajn vizitantojn mezume).[43] Ĝi estis inkluzivita en la listo de la ŝanhaja kunlabora organizo «8 mirindaĵoj de SCO» (angle 8 Wonders of SCO).[44] En ties unua jaro de servo, la Statuo de Unueco gastigis 2 900 000 vizitantojn kaj kolektis 82 krorojn ₹ (11,64 milionoj da usonaj dolaroj) per aĉetado de biletoj.[45] De 15a de marto 2021, 5 milionoj da turistoj vizitis la ejon.[46] Novembre 2022, ĝi jam estis vizitita de unu kroro (10 milionoj) da homoj.[47]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sardar Vallabhbhai Patel Statue: Statue of Unity location, height, cost, other facts (angle) (2a de Novembro 2018). Alirita 21a de Julio 2020.
  2. "Gujarat", The Times of India, 31a de Oktobro 2018. Kontrolita 10a de Novembro 2018. (angle)
  3. "Statue of Unity: World's tallest statue constructed in record 33 months", 31a de Oktobro 2018. (angle)
  4. PM Unveils Sardar Patel's 2,900-Crore Statue of Unity Today: 10 Facts (angle). MSN. Arkivita el la originalo je 31a de Oktobro 2018. Alirita 31a de Oktobro 2018.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 "For iron to build Sardar Patel statue, Modi goes to farmers", The Indian Express, 8a de Julio 2013. (angle)
  6. Statue of Unity (angle). Arkivita el la originalo je 25a de Aprilo 2019. Alirita 7a de Junio 2019. Arkivigite je 2019-04-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-25. Alirita 2022-12-19.
  7. Pan-India panel for Modi's unity show in iron (angle). The New Indian Express. Arkivita el la originalo je 18a de Novembro 2013. Alirita 15a de Novembro 2013.
  8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 8,10 8,11 Raja, Aditi, "Iron Man 2.0", The Indian Express, 23a de Septembro 2018. Kontrolita 16a de Novembro 2018. (en-US)
  9. "Large number of people run for unity", The Times of India. Arkivigite je 2013-12-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-24. Alirita 2022-12-19.
  10. Menon, V.P.. (15a de Septembro 1955) Integration of the Indian States (angle). Bangalore: Orient Blackswan. ISBN 8125054510.
  11. John, Paul, "Iron man statue is outsourcing magnet", The Times of India, 30a de Oktobro 2016. Kontrolita 9a de Novembro 2018. (angle)
  12. Dave, Hiral, "Behind the making of Statue of Unity", Hindustan Times, 14a de Oktobro 2018. Kontrolita 9a de Novembro 2018. (angle)
  13. 13,0 13,1 13,2 "Gujarat: Sardar Patel statue to be twice the size of Statue of Liberty", CNN-IBN, 30a de Oktobro 2013. (angle)
  14. India Unveils 'Statue of Unity' - The Worlds Largest Statue (angle) (2018-11-02). Alirita 2022-04-01. “Two 250 tonne tuned mass dampers were placed at chest height to control the sway in high winds.”.
  15. The Statue of Unity | Sardar Patel | L&T (angle) (2019-03-23). Arkivita el la originalo je 23a de Marto 2019. Alirita 2022-04-01. “To arrest any sway of such a tall structure, two Tuned Mass Dampers of 250 tonnes each have been used.”.
  16. 16,0 16,1 "Gujarat's Statue of Unity to cost Rs 25 billion", Daily News and Analysis, 8a de Junio 2012. (angle)
  17. L&T to build Statue of Unity, Centre grants Rs 200 crore (angle). The Indian Express (11a de Julio 2014). Arkivita el la originalo je 15a de Aŭgusto 2014. Alirita 14a de Aŭgusto 2014.
  18. "Statue of Unity gets ₹200 crore.", The Hindu, 10a de Julio 2014. Kontrolita 11a de Julio 2014. (angle)
  19. "India's new budget includes $33 million to build the world's tallest statue.", 10a de Julio 2014. (en-US)
  20. "India's Modi budgets $33 million to help build world's tallest statue", Reuters, 10a de Julio 2014. (angle)
  21. "Fact Check: Who funded the tallest statue of the world?" (in en), India Today, 9 November 2018, https://www.indiatoday.in/amp/fact-check/story/fact-check-statue-of-unity-funding-1384904-2018-11-09 
  22. "Burj Khalifa consultant firm gets Statue of Unity contract", The Times of India, 22a de Aŭgusto 2012. (angle) Arkivigite je 2013-07-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-27. Alirita 2022-12-20.
  23. "First phase of 'Statue of Unity' to cost Rs 2,063 cr", Business Standard, 28a de Oktobro 2013. (angle)
  24. "India's Narendra Modi lays foundation stone for 'world's tallest statue'", BBC News, 31a de Oktobro 2013. Kontrolita 10a de Novembro 2018. (angle)
  25. "Ground gets set for Statue of Unity", The Indian Express, 11a de Oktobro 2013. (angle)
  26. 26,0 26,1 "L&T to build Statue of Unity, Centre grants Rs 200 crores", The Indian Express, 11s de Julio 2014. (angle)
  27. 27,0 27,1 "Gujarat govt issues Rs 2,97-cr work order to L&T for Statue of Unity", Business Standard, 28a de Oktobro 2014. (angle)
  28. "Sardar Patel's Statue of Unity inauguration today: World's tallest statue is an engineering marvel", Live Mint, 31a de Oktobro 2018. (angle)
  29. "Statue of Unity to be unveiled in Gujarat on Wednesday", The Economic Times. Kontrolita 31a de Oktobro 2018. (angle)
  30. "Indian farmers fume at 430m dollars cost of Gujarat statue", BBC News, 28a de Oktobro 2018. Kontrolita 17a de Novembro 2018. (angle)
  31. "'Statue of Unity tourism zone will displace us from our lands': Why Adivasis protested Modi event", Scroll.in, 1a de Novembro 2018. (angle)
  32. "Statue of Unity: Govt bows to villagers' demands", The Times of India, 28a de Oktobro 2013. (angle)
  33. "Statue of Unity ready for inauguration on October 31: 10 interesting facts about world's tallest statue", The Financial Express, 13a de Oktobro 2018. (angle)
  34. PM Modi to unveil Statue of Unity on Oct 31: Rupani (angle). Arkivita el la originalo je 1a de Aŭgusto 2018. Alirita 31a de Oktobro 2018.
  35. "Statue of Unity is also a tribute to Indian engineering skills", Business Standard, 28a de Oktobro 2018. (angle)
  36. "Four times as tall as the Statue of Liberty: India's new monument to its 'Iron Man'", 29 October 2018. (angle)
  37. Statue of Unity or Opportunity? An Argumentative Review (angle). International Journal for Research in Engineering Application & Management (IJREAM). Alirita 28a de Septembro 2021.
  38. S Rangan, Pavithra, "Big Man, Little Folks", Outlook, 26a de Januaro 2015. (angle)
  39. "Statue of Unity: Salient features of the world's 'tallest statue'", The Hindu, 31a de Oktobro 2018. Kontrolita 9a de Novembro 2018. (en-IN)
  40. "All you need to know about Sardar Patel Statue of Unity dial 9099799555", India Today, 31a de Oktobro 2018. Kontrolita 7a de Novembro 2018. (angle)
  41. "Nearby top attraction at Statue of Unity]". Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-08-08. Alirita 2022-12-19.
  42. "In 11 Days, More than 1.28 Lakh Tourists Visit Statue Of Unity", NDTV.com. Kontrolita 14a de Novembro 2018. (angle)
  43. Statue of Unity gets more visitors daily than Statue of Liberty: SSNNL (angle) (5a de Decembro 2019). Alirita 22a de Decembro 2019.
  44. ANI, , "Statue of Unity finds place in '8 Wonders of SCO'", Business Standard =15 January 2020, 13a de Januaro 2020. (angle)
  45. Gujarat Statue of Unity attracted 2.9 mn tourists, earned400cr in one year (angle) (2019-12-10). Alirita 2020-12-13.
  46. "Gujarat: Statue of Unity crosses 50 lakh visitors-mark", The Economic Times. Kontrolita 2021-03-15. (angle)
  47. . Footfalls At Sou Hit 1 Crore Mark (angle) (2022-11-10). Alirita 2022-11-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]