Vidpunkto (literaturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En literaturo kaj belarto, la vidpunkto estas la perspektivo ekde kiam oni rakontas historion. La formo transmisii tiun informon povas esti literatura aŭ aŭdiovida. En rakonto povas esti multaj formoj rakonti historion; tiukadre, oni povas rakonti ekde variaj vidpunktoj.

La vidpunkto en historio estas la perspektivo laŭ kiu oni rakontas. Tio estas, kiu estas la rakontisto kaj kiujn konojn tiu havas pri la agado kaj la roluloj. Povas temi pri rakontisto ĉioscia, en unua persono, atestanto, ktp. Estas ankaŭ romanoj kiuj miksas diferencajn tipojn de rakontisto.

Tipoj de romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Rakontisto ĉioscia, kiu konas la mensan internon de la roluloj, la estontecon kaj la pasintecon de la agado, kion eĉ la roluloj mem ne konas ktp. Ekzemple en Madame Bovary de Gustave Flaubert.[1]
  • Interna rakontisto, kiu konas la aferojn nur el la interno de rolulo, kiu vidas la okazantan intrigon. Ekzemple en Wuthering Heights de Emily Brontë.[1]
  • Ekstera rakontisto, kiu konas la aferojn nur el tio kio videblas sen eniri en la internon de la roluloj, kio povus esti videbla nur pere de la eksteraj reagoj. Por ekzemplo en La danco de Irène Némirovsky.[1]
  • Miksa rakontomaniero, kiu miksas diversajn fokusojn por montri pli diversan alproksimiĝoon al la intrigo.

En kino[redakti | redakti fonton]

En kinarto kaj similaj formatoj, pli malpli oni klopodis reprodukti la samajn sistemojn kiuj jam ekzistis dum jarcentoj en romanoj kaj aliaj rakontaj ĝenroj, inklude saltojn en la tempo, manko de intrigokomenco ("in medias res" en la latina), malferma fino, feliĉa fino ktp. Krome la vidpunkto de la kamerao (el supro, koncentriĝo al vizaĝo de roluloj, specialaj efektoj ktp.) pliigas la diversecon de perspektivoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Los distintos puntos de vista narrativos: la focalización de Ana Vidal, 24a de Novembro 2015, alirita la 21an de Decembro 2022.