Edmund Hauler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmund Hauler
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1859 (1859-11-17)
en Buda
Morto 1-an de aprilo 1941 (1941-04-01) (81-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Stadtpfarrfriedhof Baden
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo lingvisto • klasika filologo • universitata instruisto
vdr
tombo de Hauler en Baden

Edmund HAULER (naskiĝinta la 17-an de novembro 1859 en Budao, mortinta la 1-an de aprilo 1941 en Baden bei Wien) estis aŭstra klasika filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la gimnaziestro Johann Hauler li frekventis la renoman lernejon Akademisches Gymnasium (Vieno) ĝis 1877 antaŭ ekstudo ĉe la Universitato de Vieno de klasika filologio, historio antikva, epigrafio, arkeologio kaj germanistiko. Liaj plej gravaj instruistoj estis Wilhelm von Hartel, Karl Schenkl kaj Emanuel Hoffmann. Li doktoriĝis en 1882 sub auspiciis imperatoris.[1] Post ŝtata ekzameniĝo kaj staĝojaro (1884/85) komenciĝis migradaj jaroj tra Germanujo, Franclando, Anglujo, Svislando kaj Italujo dum kiuj li faris la unuajn sciencajn laboraĵojn. Deĵoro en ŝtata servo lerneje ne eblis pro manko de liberaj postenoj. En 1890 li iĝis provizora, en 1895 orda gimnaziprofesoro en Vieno. Habilitiĝo sukcesis en 1893 kaj jam en 1896 li nomumitis eksterorda kaj en 1896 orda profesoro Viene. Tie li docentis ĝis emeritiĝo en 1931 trejninte generaciojn da aŭstraj instruistoj de la latina lingvo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Hauler ĉiam konservis la tekstkritikajn-historiajn metdodojn kiujn li lernis mem kiel studento: lego kaj relego de tekstoj kaj eĉ deĉifrado de apenaŭ legeblaj palimpsestoj, kritika pridisputo kaj finfina decidodevo pri la korekta versio estis lia ĉiutaga pano. Liaj troa emo de akurateco klarigas eble ankaŭ la nefinfaron de multaj projektoj. Tian ĉi metodon li ankoraŭ konserviĝis kiam en Germanujo ekmodis interpretmetodoj pli enhavenkoncentriĝantaj kaj malpli tekstkritikaj. Liaj seminarioj estis veraj trejnejoj de skrupulemo kaj objektiveco. Spekulado malpli ŝatatis.

Hauler ne elfaris verkojn ampleksajn. Siajn kvalitojn li surpaperigis en multaj artikoloj en diversaj fakgazetoj, speciale ĉe "Wiener Studien": tiun ĉi periodaĵon li mem gvidis longe. Ja li gravis kiel palimpsesta deĉifristo. En Parizo li eĉ trovis pergamenan manuskripton kun fragmentoj el Historiae de Salustio pri kio li verkis inter 1886 kaj 1931 dek unu studojn. El la plej malnova terentia Bembinus-kodekso naskis daŭre perfekta prilaboro de la komentoj por la verko Phormio. Laŭ komisio de la Prusa Akademio de Sciencoj li prilaboris palimpseston kun paroladoj kaj leteroj de Marcus Cornelius Fronto (el kio fruktis ne malpli ol 59 artikoloj verkitaj inter 1896 kaj 1940: tamen neniam iĝis eldono!). De alia manuskripto kun tekstoj sur forgratitaj frazoj li eĉ deduktis la plej malnovan kristianisman eklezi-ordaron. (Didascalia Apostolorum, 1900).

Multe li ŝatis prilabori la latinajn lernolibrojn de sia patro inter kiuj kiel la plej bona konsidereblas Lateinische Stilübungen für die Oberklassen der Gymnasien (ekzercoj stilaj por pli aĝaj lernantoj).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1914: ano de Aŭstria akademio de sciencoj
  • 1907: membro de la komisiono pri Thesaurus Linguae Latinae
  • 1916: eldonistarano de verkoj de la patroj de la eklezio

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Vretska, Karl, "Hauler, Edmund" ĉe: Neue Deutsche Biographie 8 (1969), p. 97 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kun laŭda aprobo kaj kvazaŭ sub ŝirmo de la imperiestro: temis pri la plej solena formo honori elstarajn studentojn ĵus finintajn la studojn.