Imre Zachár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Zachár
Imre Zachár
Imre Zachár
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1890 (1890-05-11)
en Budapeŝto
Morto 7-an de aprilo 1954 (1954-04-07) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • naĝisto • bankisto
vdr

Imre Zachár [zahAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zachár Imre estis hungara naĝisto, akvopilkisto (golulo), dufoja olimpiano, banka oficisto.

Imre Zachár[1][2] naskiĝis la 11-an de majo 1890 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de aprilo 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Zachár devenis el juda familio[3]. Post la necesaj lernejoj li eklaboris en banko. Ekde 1934 li estis vicbankestro, ekde 1940 bankestro. Dum la frua socialismo inter 1951-1953 li estis deportita en Jászkisér, poste li vivis en Őrbottyán. Li havis edzinon.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Imre Zachár ekde 1905 li estis naĝisto kaj akvopilkisto en ĉefurbaj sportkluboj, kiel naĝisto li estis trifoje hungara ĉampiono en 1907 kaj 1910. inter 1958-1977 estis akvopilkisto en ĉefurba sportklubo. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1908 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1912 kun arĝenta medalo. En 1914 li finis la aktivan sportan vivon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]