Borja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borja
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 50550
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 076  (2023) [+]
Loĝdenso 47 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 1° 32′ U (mapo)41.8348235-1.5337542Koordinatoj: 41° 50′ N, 1° 32′ U (mapo) [+]
Alto 448 m [+]
Areo 107 km² (10 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Borja (Provinco Zaragozo)
Borja (Provinco Zaragozo)
DEC
Borja
Borja
Situo de Borja
Borja (Hispanio)
Borja (Hispanio)
DEC
Borja
Borja
Situo de Borja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Borja [+]
vdr

Borja [BORĥa] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidenta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja mem, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Borja estas municipa teritorio en la nordokcidenta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion kun enklavo Maleján kaj de aliaj ok samkomarkaj teritorioj, trairata de la rivero Huecha. Proksime de ĝia teritorio estas la Natura Parko Moncayo. La altitudo gamas inter 860 metroj sudokcidente kaj 440 metroj borde de la rivero Huecha.

La loĝloko Borja mem estas je 64 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 448 msm, alirata de la nacia ŝoseo N-122 inter apuda Maleján okcidente kaj Magallón oriente. Krome estas ŝoseoj ankaŭ al Fréscano nordoriente kaj Ainzón sude; nordokcidente laŭ monta ŝoseo estas alirebla El Buste.

Nordokcidente: Tarazona kaj El Buste Norde: Ablitas (Navaro) Nordoriente: Mallén
Okcidente: Bulbuente Oriente: Fréscano, Agón kaj Magallón
Sudokcidente: Ambel Sude: Tabuenca Sudoriente: Albeta kaj Ainzón

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 5-a jarcento a.n.e. jam ekzistis setlejo de keltiberoj nome Bursau, kiu eĉ stampis monerojn. Ĝi estis citita de Tito Livio kaj de Plinio la Maljuna kaj pli necerte kiel Bursada fare de Ptolemeo. Post la konkero fare de romianoj (1-a jarcento a.n.e.) la setlejo ekspansiis, sed plej verŝajne post la dua duono de la 3-a jarcento, pro manko de sekureco, la setlejo revenis al la origina loko.

Ankaŭ plej verŝajne en epoko de visigotoj, la setlejo restis ĉe la kastelmonto.

Mudeĥaraj sonorilturoj de la preĝejo.

La araboj okupis la lokon dum jarcentoj. En tiu epoko ĝi ricevis la nomon Burja, kiu signifas "turon" aŭ "fortikaĵon" en araba.

La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Borja estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo.

Estas hipotezo, ke la fama hispan-itala nobela familio Borgia devenas el Borja, poste setliĝinta en Ŝativo, devenus el gravuloj el Borja, kiuj estus akompanantaj la reĝon Jakobon la 1-an de Aragono al la konkero de Valencio en 1225, sed prie ne ekzistas pruva dokumentaro.

Ruinoj de la araba kastelo Zuda.
Mudeĥara akvokontrolejo Casa Estanca.

En la 15-a kaj 16-a jarcentoj ĝi iĝis militfortikaĵo kontraŭ la invadoj el Kastilio, pro kio ĝi ricevis de la reĝo Alfonso la 5-a de Aragono la titolon de "urbo" la 2an de Oktobro 1438. Dum la regado de la Katolikaj Gereĝoj okazis la forpelo de la judoj el Hispanio, kiuj formis gravan komunumon en Borja. Tiuj du jarcentoj estis prospero por la urbo, ĉar oni konstruis plej grandan parton de la monumentoj kaj palac-domoj kiuj ankoraŭ restas. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj.

Komence de la 18-a jarcento, dum la Milito de hispana sukcedo, disde plej granda parto de aragonaj urboj, Borja apogis la francan partion, kaj la partianoj de Aŭstrio atakis kaj rabadis la urbon inter la 7a kaj 8a de Oktobro 1706; premie postmilite Filipo la 5-a havigis al la urbo honorajn titolojn. Borja demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, kaj pro la alveno de fervojo. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Borja oni malaltiĝis el 5 700 loĝantoj komence de la 20-a jarcento ĝis nunaj 5 000 loĝantoj.

La 28-an de februaro 1984 en la municipa teritorio okazis akcidento de usona aviadilo, nome la plej grava militista aviadil-akcidento en Hispanio ĝis nun.[1]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, abelbredado), forstado kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Urbodomo, fontano kaj placo.
Plaza del Mercado.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun mudeĥaraj sonorilturoj kaj ekstero dum la interno estas baroka kun gravaj retablo kaj orgeno kaj gotikaj pentraĵoj (en sakristio) kaj klostro; la kastelo Zuda estas nun ruino post elĉerpigo de la konstrumaterialo; estas tipaj subtere elfositaj vinkeloj, kelkaj el kiuj iĝis loĝejoj; la urbodomo estas tipa aragona konstruaĵo (16-a jc); la preĝejo de Sankta Mikaelo, gotik-mudeĥara kun romanika absido estas nun hejmo de la Arkeologia Muzeo de Borja.

Aliaj interesaĵoj estas la Konvento de Santa Clara, kun baroka preĝejo (18-a jc), kun ĉefretablo de la 18-a jc.; la Konvento de la Concepción (12-a jc); la preĝejo de San Bartolomé (17-a jc), detruita en la 1960-aj jaroj, pro kio restas nur la de la antikva preĝejo la baroka fasado (18-a jc); la preĝejo de Sankta Dominiko, aktuala Municipa Koncertejo (12-a jc) kun ĉefretablo de la 18-a jc.; Muzeo de la Colegiata (16-a jc) kun gotikaj pentraĵoj (15-a jc) el la ĉefretablo de la Colegiata de Santa María ĝis la 17-a jc.; Muzeo Baltasar González (15-a jc), kun malgranda mudeĥara ĵaluzio de ŝtuparo; Placo de la Bazaro, kun portikaĵoj de lintelhavajarkoj ka Palaco de Angulo (16-a jc) kun baroka pordego; Ermitejo de Sankta Georgo gotik-mudeĥara (17-a jc) kaj baroka Ermitejo de la Sankta Tombejo, de 1690 je 1,6 km de Borja kun plurkolora figuro de kuŝanta Kristo (18-a jc); kaj Templeto (18-a jc).

Inter nereligiaj konstruaĵoj mencindas nombraj blazondomoj, el briko, kun prilaboritaj tegmento-rando kaj duoncirklaj arkoj (16-a ĝis 19-a jc), por ekzemplo la domo de María de Aguilar (16-a jc) aktuala sidejo de la Centro de Estudios Borjanos, la Casa de las Conchas (Konkodomo, Palaco de Vera), de 1522 (nacia monumento BIC en 1978). La Hospitalo Sancti Spiritus, fondita en 1623 kiel konvento estas nun Hospitalo kun renesancaj kolonoj en la korto. La Casa de la Estanca (16-a jc) estas mudeĥara akvokontrolejo je ĉirkaŭ ses km de la urbakerno.

La Sanktejo de Nuestra Señora de Misericordia kun malfrugotika preĝejo (16-a jc) famiĝis kiam pentraĵo pri Ecce Homo de Elías García Martínez estis fuŝe restaŭrita. La Ermitejo de la Kalvario de 1566 enhavas figuron de Kristo (16-a jc). La groto Cueva de Moncín estas arkeologia kuŝejo proklamita en 1998 de UNESCO Heredaĵo de la Homaro ene de la Surroka arto ĉe la Mediteranea Arko. La turo Torreón de los Borja estas de privata asocio A-71 por ekspozicioj. Ecocamping estas kampadejo kaj finfine estas proksima Natura Parko Moncayo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]