Sonorilo de Huesca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri aragona legendo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sonorilo (apartigilo).
José Casado del Alisal, La Sonorilo de Huesca, 1880, oleo surtola. Ekspoziciita en la Urbodomo de Huesca. Romantika versio de mezepoka legendo.

La legendo de la Sonorilo de Huesca rakontas kiel Ramiro la 2-a, la Monaĥo, reĝo de Aragono, senkapigis dek du nobelojn kiuj opoziciis. La historio formas parton de la popola rakontaro en Aragono, speciale en la urbo Huesca.

La legendo[redakti | redakti fonton]

Post la morto en 1134 de Alfonso la 1-a sen heredanta filo, heredis la regnon Aragonon lia frato Ramiro la 2-a, la Monaĥo, episkopo de Roda de Isábena. Aragono estis tiam suferanta diversajn internajn kaj eksterajn problemojn.

Lau la rakonto de la Kroniko de Sankta Johano de la Peña (14-a jarcento), estante Ramiro la 2-a priokupita pro la malobeo de siaj nobeloj sendis mesaĝiston al sia iama majstro, nome la abato de San Ponce de Tomeras, petante konsilon. Tiu kondukis la mesaĝiston al fruktoĝardenon kaj fortranĉis brasikojn (foje rozojn), precize tiujn kiuj plej elstaris. Sekve li ordonis al la mesaĝisto ripeti al la reĝo tion kion li estis vidinta. Ramiro la 2-a alvokis la ĉefajn nobelojn al Huesca, kun la ekskuzo fari grandan sonorilon kiu estus aŭskultata en la tuta regno. Jam tie, li senkapigis la plej kulpajn nobelojn, tiel nuligante la ribelon.[1]

Titolpaĝo de la komedio de Lope de Vega nome La Campana de Aragón (1623).

La plej frua mencio de tiu legendo rikoltas la latinan version en la Kroniko de Sankta Johano de la Peña,[2]​ konata ankaŭ kiel la Crónica Pinatense, redaktita du jarcentojn post la regado de Ramiro la 2-a pro ordono de la reĝo Petro la 4-a.[3] La popola rakonto disvolvigas eĉ plie la fakton: la reĝo kunvokis parlamentan kunsidon kaj venigis ĉiujn nobelojn de la regno por ke ili vidu sonorilon aŭdotan en la tuta regno. Li enirigis la ribelulojn unu post unu en la salonon kaj li senkapigis ilin unu post unu laŭ ili eniras. Post iliaj mortigoj, li metis surplanken iliajn kapojn laŭ cirklo kaj tiun de la episkopo de Jaca, nome la plej ribelema, en la centron kiel batilo. Poste li enirigis la ceterajn por ke ili timu.

La realo[redakti | redakti fonton]

Ja eble estis perforta subpremado de nobela ribelo; Ramiro la 2-a preskaŭ perdis la tronon, pro kio devis forfuĝi al Besalú en 1135. Je lia reveno li solvis la problemon senkapigante plurajn nobelulojn kiuj estis atakintaj karavanon de muzulmanoj dum militpaŭzo. Tamen la detaloj de la legenda rakonto estis prenitaj de historiaj fontoj. Fakte jam Herodoto, Aristotelo, Tarkvino Priskuso, Tito Livio kaj aliaj jam citis tiujn detalojn.

Poste la legendo estis versiigita en tre diversaj verkoj laŭlonge de la historio de la hispana literaturo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lapeña Paúl, 2008, p. 166.
  2. Lapeña Paúl, 2008, p. 166.
  3. Lapeña Paúl, 2008, p. 167.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alagón Ramón, Alejandro Rafael (2014). «El tema literario de la Campana de Huesca». Temas Literarios Hispánicos II. Zaragoza: Prensas de la Universidad de Zaragoza. pp. 203-259. ISBN 978-84-16028-81-8.
  • Alvar, Carlos; Alvar, Manuel (1997). Épica medieval española. Madrid: Cátedra. ISBN 84-376-0975-5.
  • Laliena, Carlos (2000). La Campana de Huesca. Serie CAI100 69. Zaragoza: Caja de Ahorros de la Inmaculada de Aragón (CAI). ISBN 8495306506.
  • Lapeña Paúl, Ana Isabel (2008). Ramiro II de Aragón, el rey monje (1134-1137). Gijón: Ediciones Trea. ISBN 978-84-9704-392-2.
  • Orcástegui Gros , Carmen (1985). «Crónica de San Juan de la Peña (Versión aragonesa)». Edición crítica. Cuadernos de Historia Jerónimo Zurita (Zaragoza: Institución «Fernando el Católico») (51-52): 419-569. ISSN 0044-5517.
  • Soria Andreu, Francisca (2001). ««Estudio preliminar» a la edición de: Lope de Vega». La campana de Aragón. Zaragoza: Institución «Fernando el Católico». pp. 5-79. ISBN 84-7820-755-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]