Brita Junulara Konsilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita Junulara Konsilio
organizaĵokaritata organizaĵo
Komenco 1948
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Membro de Forumo Junulara Eŭropa vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo karitata organizaĵo
vdr

La Brita Junulara Konsilio - nacilingve British Youth Council - estas federacio en Britio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Brita Junulara Konsilio estas la urbo Londono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]